|
32a Kataluna Kongreso de Esperanto
La 32a Kataluna Kongreso de Esperanto okazos en Ceret (Vallespir, Nord-Katalunio) de la 30a de oktobro ĝis la 1a de novembro 2004.
La kongreso festos la centjaran jubileon de nia esperanto-movado, kies unuan nacian organizon, Aplec Esperantista de Catalunya, fondis en Ceret Paul Berthelot en novembro 1904. Ankaŭ en Ceret estis eldonitaj la tri numeroj de la bulteno de la asocio, Espero de Katalunjo.
Partoprenos la kongreson:
Aranĝoj
La jubilea kongreso de nia asocio estos verŝajne unu el la plej densaj, ĉar ofte okazos samtempaj aranĝoj.
Post la formala inaŭguro, la kongreso kompreneble komenciĝos per la prezento de la dulingva jubilea libro de Francesc Poblet Els inicis del moviment esperantista a Catalunya / La komenca esperanto-movado en Katalunio, kiu kovras la periodon ĝis 1908.
Ni havos la okazon konatiĝi kun Aleksander Korĵenkov, elstara eldonisto kaj tradukisto, per lia neformala babilado “Sezonoj kaj La Ondo de Esperanto: spertoj de profesia esperantisto”. En la sekva tago lia prelego “Esperanto en Ruslando: la komencaj jaroj” utilos kiel kompletigo kaj komparo kun la samperioda movado en nia lando. Laste, li fermos la kongreson en la tradicia literatura mateno per parolado “Anton Ĉeĥov en esperanto”.
La multepremiita verkisto kaj fama pedagogo Stefan MacGill gvidos du-sesian pedagogian seminarieton por 15 partoprenantoj. Tamen ĉiuj kongresanoj povos aŭdi pri liaj spertoj dum lia prelego “Ĉu esperanto havas didaktikan gramatikon?” (prelegskemon eblas legi ĉi tie).
Ankaŭ Arno Lagrange, eble la ĉefa aktivulo pri la esperanta eldono de la libera reta enciklopedio Vikipedio, parolos pri “Interretaj rimedoj: granda ŝanco por esperanto”, kie li analizos i.a. la staton kaj evoluon de Vikipedio kaj la Reta Vortaro.
La vesperoj estos ne malpli riĉaj. La fama duopo Ĵomart kaj Nataŝa prezentos sian novan KD Amu min, sed ankaŭ aliajn kantojn per kiuj ili famiĝis. La muzikan nokton partoprenos ankaŭ Ĵak le Puil kaj nia ensemblo Kaj Tiel Plu. Ili ambaŭ eldonas en tiuj tagoj ĉe Vinilkosmo kompakt-diskon, tiel ke nia kongreso fariĝos la unua prezentejo de iliaj respektivaj novaĵoj. Kaj Tiel Plu per sia Plaĉas al mi montras sian maturiĝon per verko admirinda kaj ĝu-dona.
La dua vespero estos dediĉita al teatro. Teatro-Trupo de Tuluzo prezentos la komedion “Familia etoso” de Agnès Jaoui kaj Jean-Pierre Bacri en esperantigo de Rikardo Cash kaj surscenigo de Arno Lagrange kaj Flavie Audibert. La verko meritis la premion Molière al la plej bona komedio en la jaro 1995 (programon vi trovos ĉi tie).
Pedagogia ateliero/seminarieto
La seminario pritraktos la jenajn temojn:
- Kiel altiri homojn al esperanto-kurso? (Faru sin-prezentojn kadre de ĉi tiu komuna tasko)
- Kiel vi povas taksi la kapablojn kaj bezonojn de viaj kursanoj? Kiel atenti ilin?
- Kiuj eroj estu en la unuaj minutoj de tipa leciono? Kaj en la lastaj?
- Kiel vi povas taksi la progreson de viaj studentoj?
- Kion vi povas fari por ne perdi lernantojn tra la unuaj semajnoj de ne-deviga kurso?
- Ni superrigardu metodojn de lingva instruado, precipe komunik-situacian instruadon.
Materialo por la kurso estos la libro "Tendaraj tagoj II", kiu estos surloke aĉetebla kontraŭ 4 eŭroj. Tamen, por iom rapidigi la atelieron, ni petas la partoprenontojn elŝuti ĉi tiun eltiraĵon kaj ankaŭ ĉi tiun, kaj antaŭe legi ilin.
Ĉiu kongresano rajtas partopreni la seminarion, sed nur la 15 unuaj aliĝintoj estos enlasitaj. Interesitoj bonvolu anonci sin al ni.
Loĝado
Eblas loĝi malmultekoste en la Liceo Beausoleil, kiu rolos kiel Junulara Gastejo, sed ankaŭ aliaĝuloj povas resti tie. Dezirantoj anoncu sin al ni. Necesas kunporti dormosakon aŭ littolaĵojn. Kaj loĝantoj kaj neloĝantoj en la liceo rajtas tie manĝi, sed nepre anoncu tion al ni (prezoj troveblas en la aliĝilo).
Aliaj devos memzorgi pri sia loĝado. Klaku ĉi tie por vidi liston de ĉiuj hoteloj de Ceret kun detalaj informoj.
Veturado
Buso ekiros el Barcelono al la kongreso sabaton la 30an ĉ. la 7a kaj duono matene (konfirmote). Ĝi haltos survoje en Sabadell. La reveno okazos lundon la 1an, post la bankedo. La ir-revena prezo estos ĉ. 25 eŭroj.
Interesitoj bonvolu anonci sin al ni.
|