|
Prezenti Katalunion starigas strangan problemon: ne klaras, kio ĝi estas, nek kiu estas kataluno. Strikta Katalunio, aŭ Sud-Katalunio, kunigas kvar provincojn en la nord-oriento de Hispanio. Tamen, ekzistas Nord-Katalunio, en la departemento de la Orientaj Pireneoj, en Francio, kie la larĝa plimulto de la aŭtoktona loĝantaro konsideras sin katalunoj. Same okazas en la sendependa ŝtato Andoro. Malpli granda memtakso kiel katalunoj ekzistas en la t.n. Okcidenta Strio, limregiono apartenanta al Aragono, kie la vaste majoritata lingvo estas la kataluna. Tiuj kvar regionoj formus la tutan Katalunion. Tamen la plenan katalunan nacion konsistigus ankaŭ Balearoj kaj Valencilando, kvankam la sento pri kataluneco troveblas ĉefe nur en la tieaj inteligencioj (kaj ĉefe en Valencilando, nur en parto de ĝi): tial oni parolas pri Katalunaj Landoj -Katalunio, Valencilando kaj Balearoj-, en kiu oni substrekas la apartecon de ĉiu konstitua parto, ene de fundamenta kultura kaj lingva unueco. Se la limoj de
Katalunio ne estas klare fiksitaj, ankaŭ la koncepto pri kiu estas
kataluno, estas ŝanĝiĝanta. Antaŭ trideko da jaroj,
katalunoj estis popolo rezolute lingvocentra: la lingvo difinis la etnan
apartenon. Plej trafa ekzemplo pri tiu fakto estas anekdoto okazinta al la
majorka kantisto Guillem d'Efak, gvine-devena, kiam li eniris trinkejon: la
estro, laŭ lia aspekto, demandis kion li deziris en la hispana lingua
franca, kaj, aŭdinte la respondon en la kataluna, li eksklamis:
"Pardonu! Mi pensis, ke vi estis nigrulo!". |
|
Tabelo 1: Areo kaj loĝantaro (Fontoj: diversaj, aŭtora prilaboro)
|
|
Areo
(km2) |
Loĝantoj
(2001) |
Katalun-parolantoj[1] |
Andoro |
468 |
66 000 |
91% |
|
Sud-Katalunio |
32
114 |
6 361 000 |
75% |
|
Nord-Katalunio |
4
183 |
393
000 |
32% |
|
Okcidenta Strio |
4
449 |
50
000 |
90% |
|
Valencilando |
23
255 |
4
163 000 |
48% |
|
Baleara Insularo |
4
992 |
842
000 |
63% |
|
Totalo |
69
461 |
11
875 000 |
63% |
Tamen, la lingva
paradigmo sinkas. Unuflanke, staras la "nord-kataluna escepto", kie multaj
homoj taksas sin katalunaj, konservas tipajn tradiciojn, sed ofte ne la
lingvon. Aliflanke, ankaŭ centmiloj da hispanlingvanoj, naskitaj en
Katalunio de andaluzaj enmigrintoj de la 1960aj jaroj, konsideras sin
katalunaj, kaj oni tiel agnoskas ilin. Ekde la restarigo de la demokratio, fine
de la 1970aj jaroj, estiĝis unuvoĉa politika interkonsento konsideri
katalunaj ĉiujn katalunianojn. Fakte, kiel ĝenerala regulo, kataluna
estas ĉiu, kiu konsideras sin tia. Aliflanke, la plimulto akceptas, ke
ekzistas gradoj de aparteno al diversaj kolektivoj, ankaŭ al nacioj:
katalunoj sentas sin eŭropanoj, mediteraneanoj kaj, ofte ŝerce,
ankaŭ afrikanoj. Ili plej ofte konsideras sin ankaŭ francoj aŭ
hispanoj kaj, laŭ sociologiaj esploroj, varias la grado de aparteno al
ĉiu nacio.
Tabelo 2: Etna
sento en Sud-Katalunio (Fonto: Consell de l'Audiovisual de Catalunya, 2004)
|
Nur katalunaj |
Pli katalunaj ol hispanaj |
Same katalunaj kiel hispanaj |
Pli hispanaj ol katalunaj |
Nur hispanaj |
Aliaj / Ne scias / Ne respondas |
|
26,4% |
16,1% |
37,5% |
5,4% |
8,4% |
6,3% |
Ĉar la ideo
pri aparteneco al komunumo tre dependas de la akceptemo de la grupo, kaj en tio
grave rolas la ideo pri Hispanio (aŭ Francio): ekzistos malemo
akceptiĝi kiel hispano (aŭ franco) dum katalunojn oni rigardas kiel
strangajn hispanojn (aŭ francojn) -unualoke de hispanoj (resp. francoj)
mem-, kaj plu ekzistas la pretendo asimili ilin, nuntempe vualita sub masko de
harmonigado, eŭropigo kaj moderneco.
Katalunio, en si
mem, estas tute normala afero en la mondo: nacio sen ŝtato iam displitita
inter rivalaj najbaroj. Ĝis la 15a jc. ĝi estis la ĉefa partnero
en la Aragona Reĝlando, fakte katalun-aragona konfederacio. Dum tiu tempo
disfloris la kataluna literaturo, kaj la kataluna, same kiel la aragona kaj la
latina, estis lingvoj de la reĝa kancelario. Dum la 16a kaj 17a jarcentoj,
ĝi funkciis rimarkinde memstare kiel plia regno de la reĝaj
posedaĵoj de la ibera branĉo de la habsburga familio. Nur ekde la 18a
jc, post malvenko en la Kron-hereda Milito, estis enkondukita perforta
hispanigo (resp. francigo, en la nord-pirenea parto, de 50 jaroj antaŭe).
Komence de la 19a jc komenciĝis literatura kaj socia revalorigo de la
lingvo, analoge al multaj nacioj en Eŭropo. La industriigo,
komenciĝanta tiutempe en Sud-Katalunio, kaŭzis fortan ekonomian
diversecon, eĉ iel antagonismon, kun la agra, grandbienista, Hispanio. Tio
kaŭzis la estiĝon de du movadoj, esencaj por la posta disvolvo kaj
plidiferencigo de la lando: la katalunisma kaj la laborisma (eĉ plu nun,
la politika panoramo en Sud-Katalunio draste malsimilas al la hispana).
Hispanio ne
displitiĝis fine de la unua mondmilito, sed ankaŭ la centro ne
montriĝis sufiĉe forta por asimili la periferion, malgraŭ
ĉiaj klopodoj. Tio kreis la ŝajnan unikecon de Katalunio en
Eŭropo: celkonscian malplimulton bataleman por siaj rajtoj kaj riĉan,
laŭ regionaj parametroj. Ne okazis asimilado, malkiel en la plimulto de
minoritataj nacioj en okcidenta Eŭropo laŭlonge de la 20a jc -
escepte en Nord-Katalunio kaj, dum faŝismo, en Valencilando. La
faŝisma periodo (1939-1977), trudita post tri-jara interna milito, estis
la nigra pinto de prema muelado, kiam plimulto de la kataluna intelektularo
devis ekziliĝi, estis enkarcerigita aŭ pafmortigita, la lingvo -
feroce persekutata kaj eĉ la plej populara popoldanco - malpermesata.
Industriigo
kaŭzis la alvenon de gastlaboristoj en diversaj ondoj dum la 20a jc, el
kiu plej elstaras la periodo 1955-1975, kiam pli ol miliono da personoj alvenis
kaj esence ŝanĝis la demografion: pli ol 75% de la loĝantaro
almenaŭ parte devenas de la enmigrintoj dum la 20a jc. La nov-katalunoj
ĉefe ekloĝis en kompaktaj kvartaloj en la periferio de Barcelono, kaj
pro la tiama persekuto de la lingvo, ne fariĝis lingve kompetentaj en
ĝi. Tamen plu la kataluna gardis tre konsiderindan socian prestiĝon,
tiel ke ofte enmigrintoj nomis siajn gefilojn per katalunaj nomoj (en hispana
traduko pro malpermeso de la lingvo), kaj favoris ilian lernadon de la kataluna
- apenaŭ kredebla sinteno en la tiamaj cirkonstancoj. La nuna alfluo de
eksterŝtataj enmigrintoj iel reproduktas tiun procezon.
Tabelo 3: Evoluo
de la sud-katalunia loĝantaro (Fonto: Institut
d'Estadística de Catalunya)
|
|
1900 |
1940 |
1981 |
1991 |
2000 |
2001 |
2002 |
2003 |
|
Loĝantaro (miloj) |
1966 |
2891 |
5956 |
6059 |
6262 |
6361 |
6506 |
6704 |
|
Indekso (1900=100) |
100 |
147 |
303 |
308 |
319 |
324 |
331 |
341 |
La lingvobildo de
la lando ne estus plena sen mencio de Arano. Tiu eta montara valo, kun 6000
loĝantoj, akiris specialan statuson, laŭ kiu la okcitana estas la
ĉefa oficiala lingvo, kaj la pera lingvo de instruado. Novaj lingvaj
komunumoj ankoraŭ ne akiris rajtojn, kvankam oni kalkulas 60 000
tamaziĥtojn kaj entute 300 parolatajn lingvojn. Ciganoj delonge perdis
sian lingvon, kvankam kelkaj klopodas reakiri ĝin. La loke
enradikiĝinta komunumo, malnomada kaj katalunlingva, tre harmonie kunvivas
kun siaj gaĝaj najbaroj. Judoj konsistigas malgrandan komunumon
reenloĝintan en la landon ekde la 19a jc, post sia forpelo fine de la 15a
jc. Aparta kazo estas la majorka jud-devena komunumo, perforte kristanigita
tiutempe sed konservinta apartajn kutimojn, kaj kiu suferadis diskriminacion
dum jarcentoj - feliĉe praktike malaperinta en la lastaj jardekoj.
Arkitekturo
ĝuindas en preskaŭ ĉiuj vilaĝoj, kiuj ofte konservas
mezepokan kernon. Megalitaj restaĵoj abundas, same kiel romiaj kaj
kelkloke ankaŭ grekaj kaj kartagaj. Ĉarmas la etaj romanikaj kirkoj,
ĉefe en Pireneoj, sed urboj plenas ĉefe de gotikaj konstruaĵoj.
La kataluna gotiko, ligita al la okcitana, iom surprizas, kontraste al la
franca (influinta la kastilian), pro siaj sobreco kaj horizontalemo. Ravas
tiamaj ŝtonaj kortoj kun oranĝarboj, fontano kaj ŝtuparo. La
nacia artmuzeo eksponas unu el la plej riĉaj kolektoj de romanika kaj
gotika pentr-arto. Baroko aparte elstaras en Valencilando, kie indas
konatiĝi ankaŭ kun la ceramika tradicio. Eksterordinara pinto estis
atingita dum la secesia periodo, en la ŝanĝo de la 19a al la 20a
jarcento, en kiu la famega figuro de Antoni Gaudí, bedaŭrinde eklipsas valorajn
samskolanojn. Pentroarto denove internacie elstaris dum la frua 20a jc per
avangarduloj kiel Picasso, Dalí kaj Miró.
Ankaŭ
literaturo paŭsas la tajdojn de la landa historio. Surprizas, ke, de la
kapo de la majorkano Ramon Llull, la kataluna prozo naskiĝis, kiel Ateno,
jam plene armita en la komenco de la 13a jc. Poezio plu estis verkita en la
okcitana ĝis la 15a jc, la Ora Periodo de la kataluna literaturo. La
ĉefa poeto, Ausiàs Marc, valenciano kiel la plimulto de la tiamaj verkistoj,
estas grandparte tradukita al esperanto de Abel Montagut.
Post t.n.
dekadenco, unue poezio kaj poste teatro reaktiviĝis en la 19a jc. La
granda nomo tiutempa estas Jacint Verdaguer, tradukita i.a. de Grabowski. Fine
de la jarcento ekaperis notindaj romanoj. En la 20a jc. elstaras la klasikisma
antaŭmilita skolo, de Josep Carner ĝis Carles Riba kaj ankaŭ
avangardaj verkistoj kiel Joan Salvat-Papasseit, J. V. Foix kaj Salvador Dalí.
La senfine malfacila postmilita restarto komenciĝis per interesa sociala
poezio, el kiu plej elstaras la ankaŭ esperantigita Salvador Espriu. Iom
post iom prozo plimultiĝis, ĝis la abundo kaj vario nuntempaj. La
plej internacie disfamiĝinta nuntempa beletra aŭtoro, tradukita
ankaŭ al esperanto, estas la akra novelisto Quim Monzó.
Katalunio ĝuas sian trian periodon de aŭtonomeco de post la komenco de la 18a jc. La unua (1914-1923) finiĝis per armea puĉo, same kiel la dua (1931-1934, 1936-1939). Post amasa manifestacio (1 miliono), la kataluna registaro ("Generalitat") estis la sola institucio de la Hispana Respubliko restarigita post la faŝismo (1977).
Nuntempe, katalunoj larĝe memstare decidas pri klerigado, sano, turismo, kulturo, infrastrukturoj k.a. Tamen multaj aspektoj montriĝis plibonigendaj, ĉefe post agresa politiko de la hispanaj desktraj registaroj (1986-2004).
Tial 2005 estos grava politika jaro, ĉar dum ĝi estos aprobita de la parlamento de Katalunio nova Statuto de Aŭtonomio: ekzistas interkonsento de kvar el la kvin parlamentaj partioj (88% de la voĉdonintoj) por signife altigi la gradon de memstareco, i.a. probable atribuante al si la rajton je memdispono. Ĉar pluraj ŝanĝoj postulos amendojn de la hispania Konstitucio, ne estas klare kiel multe de la Statuto aprobota en la katalunia parlamento estos poste akceptita de la hispania, kaj la streĉiteco levota en tiu debato de la dekstra, naciisma, opozicio.
En Balearoj kaj
en Valencilando la konservativaj regantoj ne puŝas antaŭen
aŭtonomecon kaj, en Valencilando, rekte subfosas la plilarĝigon de la
instruado en la kataluna en la lernejoj. Kontraŭe, en Nord-Katalunio oni
konsideras, ke pli forta ekonomia integriĝo kun la sudo prosperigos la
regionon, kaj la lingvotakso konsiderinde kreskas, malgraŭ grandaj
malhelpoj el Parizo (i.a. per nesufiĉa provizado de instruistoj de la
kataluna en la lernejoj).
Malkiel en
Hispanio, la politika vivo en Katalunio estas tre lojala: plimulto de la unua
poŝtfaŝisma generacio de politikistoj longe kunlaboris inter si dum
la rezista movado. Aliflanke, temas pri malgranda lando kun forte egalisma
tradicio: ne estas surprizo renkonti ministron en vico por aĉeti kolbason,
aŭ promenigante la nepinon sur la strato.
Samtempe, grave
rolas en la sociala vivo la neregistaraj organizoj, parte kiel heredaĵo de
la kontraŭfaŝisma batalo, parte kiel memorganizado de la civitanoj
por krei servojn, kiujn malforta, misfunkcianta aŭ malhelpema ŝtata
strukturo ne flegis. Tial ekologiismo, vegetaranismo, domokupado k.a. malpli
fortas ol en centra Eŭropo, sed estas rimarkinde pli disvolvitaj ol en Hispanio.
Pacmovado aparte fortas, ekz. la civila rifuzado en la 80aj jaroj, riske de
enkarcerigo, rolis esence por la nuligo de militservado, kaj la manifestacio en
Barcelono kontraŭ la Iraka milito, en februaro 2003, estis, laŭdire,
la plej granda en la mondo (1,5 milionoj).
Senlaboreco kaj
malstabilaj dungokontraktoj, same kiel nube altaj prezoj de loĝejoj,
staras kiel la ĉefaj zorgoj de katalunoj. Senlaboreco situis fine de 2003
je 8,9%, sed ĝi estas rimarkinde pli grava inter virinoj (11,8% - ĉe
viroj: 6,8%) kaj junuloj (ĝis 19 jaroj: 30,9%; 20-24 jaroj: 17,0%).
Ĵus diplomitaj studentoj ofte ne povas labori en sia fako, kaj iliaj
salajroj preskaŭ ne kreskis en la lastaj dekkelkaj jaroj. Dume, kostoj de
maldungado kvinoniĝis por la entreprenoj. La aĉet-prezoj de novaj
loĝejoj okobliĝis inter 1985 kaj 2004, dum salajroj kaj inflacio
kreskis kvinoble malpli en la sama periodo (mezuma prezo de loĝego: okjara
familia enspezo). Ambaŭ aferoj evidentigas, ke la vivo malfaciliĝis
por junuloj en la lasta jardeko: tio igas ilin multe pli longe resti ĉe la
gepatroj.
Aliflanke, dum la
1980aj jaroj entreprenaj koncentriĝoj kaj tutmondigo de la ekonomio,
aldone al relative malgranda nivelo de ŝtataj investoj en infrastrukturoj,
tre senteble malpezigis Barcelonon, iaman ekonomian ĉefurbon de Hispanio,
rilate Madridon. Tamen en la lastaj ĵusaj jaroj ŝajnas aperi sparkoj
de pliniveligo, kvankam la decidpovaj distancoj fariĝis grandegaj.
Ĉiuokaze,
vivo ne tiel malfacilas kiel aliloke: en 2001 Katalunio iom superis la mezumon
de la Malneta Interna Produkto por loĝanto (ponditan laŭ
aĉetpovo), kaj en pasintjunia statistiko, Barcelono aperis nur kiel la 64a
plej multekosta urbo en la mondo surbaze de averaĝaj kostoj kaj enspezoj.
Tamen evidentiĝas okulfrapa tendenco en la lastaj jaroj al plilarĝigo
de la diferencoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj.
Kvankam tre
potenca en la edukada sektoro, la katolika eklezio perdis grandan socian
subtenon. Agnostikuloj kaj ateistoj (25% de la loĝantaro) nombre iom
superas t.n. praktikantajn katolikojn (24%). La plimulto de la loĝantaro
agnoskas sin "ne praktikanta katoliko" (44%), t.e. frekventas preĝejojn
ĉefe por baptoj, geedziĝoj kaj funeraloj. Jam kvarono de la
preĝejoj en la lando estas nekatolikaj. Kaj eĉ
civilaj geedziĝoj en 2003 preskaŭ egaligis la katolikajn (por
komparo, en 1986 la katolikaj triobligis la civilajn). Kunvivado sen leĝa
geedziĝo senĉese kreskas, kaj jam atingas 2% de la loĝantaro.
Samtempe ekzistas vasta simpatio al la plena egalrajtigo de gejoj, baldaŭ
aprobota de la hispania parlamento.
Homoj estas
kutime tre ligitaj al sia devenloko: oni rakontas, ke iberiaj kadruloj en
plurnaciaj konzernoj estas subreprezentitaj parte pro tio, ke por multaj altigo
de salajro kaj respondecoj ne sufiĉas por forlasi kontentigan vivon en la
hejmlando. Male, la lando fariĝis enviinda loĝlokoko por
centr-eŭropaj pensiuloj: Balearoj kaj marbordaj vilaĝoj en suda
Valencilando ricevadas milojn da novaj tiaspecaj konstantaj loĝantoj,
ĉefe ekde la lasta jardeko, precipe el Germanio kaj Britio. Iamaniere temas
kvazaŭ pri tutjarigo de la turisma sektoro, unu el la plej gravaj de la
ekonomio, kaj esenca en Balearoj. Tie la germana funkcias kiel tria lingvo, kun
lokaj gazetoj, radioj, televidkanalo en tiu lingvo, kaj foje eĉ vendejoj
nur en ĝi. Kvankam la serva sektoro senĉese grandigas sian pezon en
la ekonomio, industrio ankoraŭ retenas sian ŝlosilan gravecon en
Katalunio, kvankam la iam ĉefrolinta tekstilo preskaŭ malaperis,
parte formigrinta al Maroko, kaj ankaŭ diversaj entreprenoj translokis
siajn uzinojn al la novaj EU-ŝtatoj aŭ eĉ en Ĉinion. La
havenoj de Barcelono kaj Valencio staras inter la ĉefaj de Mediteraneo: la
plilarĝigo de la haveno kaj la flughaveno de Barcelono kaj ĝia
translima ligo per kuglotrajno laŭ eŭropa traklarĝo estos
ŝlosilaj por la plua ekonomia disvolvo de la lando.
Tabelo 4: Pezo
de la sektoroj en la ekonomio (2002). (Fonto: Institut d'Estadística de
Catalunya)
|
Agrikulturo |
Industrio |
Konstruado |
Servoj |
|
2% |
28% |
8% |
62% |
Malneta
Interna Produkto (2002): 131,321 miliardoj. (Fonto: Institut
d'Estadística de Catalunya)
Indico de
Homa Disvolvo (2002): 0,932. Loko: 16a. (Fonto: Institut d'Estadística
de Catalunya)
En bunta kaj miksita socio kiel la katalunia, kliŝoj estas pli malveraj ol kutime, kaj ĝenerale tiuj kliŝoj fontas el komparoj inter averaĝaj sintenoj de nordaj kaj sudaj najbaroj, kiuj mem plibuntiĝis, plimiksiĝis kaj plidiversiĝis. Unu fakto estas evidenta: transirinte la internacian landlimon, sud-katalunoj ŝokiĝas pro la multe malpli vigla surstrata vivo, ĉefe post vesperiĝo. Katalunaj vilaĝoj, kiel cetere en la regiono, havas tradicion de grandaj ĉeffestoj, foje en la jaro, plej ofte dum somero: konatiĝo de la lando postulas partoprenon en tiaj aranĝoj. En ili okazas ĉiaj subĉielaj programeroj: muzikaj, dancaj, sportaj, manĝaj kaj folkloraj. El la riĉa kaj vigla kataluna folkloro, indas elstarigi la fajrajn petolaĵojn de la "diabloj", kaj la homturojn, kie oni konstruas ĝis dek-etaĝajn "kastelojn" da homoj, unuj starantaj sur aliaj. La tradicia rondodanco, kun muziko de blovorkestro el parte tipaj muzikiloj, estas ankoraŭ sufiĉe vaste dancata semajnfine en vilaĝplacoj, tamen senteble la partoprenantoj maljuniĝas.
El la naciaj festoj, indas elstarigi du: la fajrojn starigatajn en la tuta Kataluna
Landaro la nokton de la 24a junio, kaj la modernan, sed ekstreme popularan en
Sud-Katalunio, Tagon de la Libro kaj la Rozo, la 23an aprilo. Ĉi tiam, la
stratoj pleniĝas de libro- kaj rozo-budoj kaj homoj amase promenas inter
ili. Tradicie, viro donacas al la amatino rozon, dum ŝi reciprokas per
libro - kvankam nuntempe ofte ambaŭ ricevas po unu libron kaj rozon.
Katalunoj estas, kutime, grandaj ŝatantoj de siaj tradicioj kaj, ofte, iom
tro fieraj pri sia landeto, pri kiu ili obstinas paroli kaj skribi al
fremduloj.
[1] Temas pri la homoj kapablaj paroli la katalunan; nek la denaskaj aŭ ĉefaj uzantoj (ekz. en Sud-Katalunio, 50,1% de la loĝantaro asertas, ke ĝi estas ĝia ĉefe uzata lingvo).