Laŭ esploro farita en marto 1993 de la Regiona Konsilio de Lengadoko-Roselono,
duono (48%) de la nord-katalunia loĝantaro scipovas paroli la katalunan.
Krome, du homoj el tri (63%) komprenas ĝin, kaj unu el tri kutime parolas
ĝin.
Tio estas aparte surpriza, ĉar ĝis nun oni emis opinii, ke temis pri sufiĉe
malpli, i.a. ĉar duono de la roselona loĝantaro naskigxis ekster Norda Katalunio.
Tamen, efektive okazas, ke la lingvon gardas ĉefe la maljuna vilaĝa loĝantaro,
kaj ke la kataluna de la junaj generacioj estas ĉiunivele fortege influata
de la franca.
Ekonomiaj interesoj (ĉefe la sudkatalunaj klientoj de la eksterurbaj superbazaregoj)
igis, ke oni ekpostulas scipovon de la kataluna por diversaj laboroj. Cetere,
jam estas anoncita baldaŭa rapida trajno kuniganta Barcelonon kaj Perpinjanon
en nur 50 minutoj! Eble tial preskaŭ 90% de la pridemanditoj subtenis la
instruadon de la kataluna en la lernejoj, kaj 70% dulingvajn strattabulojn.
Post atingo de magistrato de Perpinyà en la balotoj de 1993 far koalicio
de centra-dekstra kaj katalunisma partioj ekzistas la promeso, ke eblos sin
turni al la urba administracio en la kataluna lingvo, sed tion ankoraŭ oni
ne sukcesis pro fortega premo de la ŝtataj instancoj. Ĉiel ajn, la kontaktoj
kaj komercaj rilatoj kun la sudo ege aktiviĝis.