|
BONVENON EN KATALUNIO!
Komence de la 9a jc. Karolo la Granda invadis la nordon de
la Iberia duoninsulo por sekurigi la sudajn limojn de sia imperio kaj fondis
la t.n. Hispanan markion. En 993 la grafo de Barcelono rifuzis ĵuri fidelecon
al la franca reĝo, per kio plifirmiĝis la fakta delonga memstareco de la
regiono. La grafaj posedaĵoj ampleksiĝis dum pluraj jarcentoj: Katalunio,
Aragono, Balearoj, Valencilando, Sicilio, Sardio, Napolo k.a. fariĝis jure
memstaraj reĝlandoj kundividantaj la saman regnestron. Tiuepoke disvolviĝas
la kataluna, kiu iom post iom fariĝas lingvo de beletro kaj anstataŭadas
latinon en la reĝa kancelario.
En 1479, per la Katolikaj Gereĝoj, Katalunio kaj Kastilio ekhavas la samajn
regantojn, sed ĉiu lando plu gardas siajn apartajn leĝaron kaj parlamenton.
Tamen en 1714, post 10-jara milito, ĉia memstareco estas nuligita kaj komenciĝas
longega persekuto kontraŭ la kataluna lingvo.
Analoge al aliaj eŭropaj popoloj, dum la 19a jarcento la intelektularo interesiĝas
pri sia nacia lingvo, kaj la katalunan oni literature revartas post periodo
de dekadenco. Samtempe disvolviĝas industrio, kio unikas en Hispanio (se
oni esceptas Eŭskion), kaj ekestas akraj disputoj inter la kataluna burĝaro,
deziranta protekton de "siaj" merkatoj kontraŭ eksterlanda konkurenco, kaj
la hispanaj grandbienuloj, preferantaj la plej malmultekostajn varojn. Tio
igas, ke parto de la kataluna burĝaro ekorganizas fine de la 19a jc. siajn
proprajn politikajn partiojn favorante la t.n. katalunan specifecon. Tiuj
partioj baldaŭ fariĝas plimultaj kaj ekpostulas aŭtonomecon. Per tio la "kataluna
problemo" fariĝas la centra diskut-temo en la hispania politiko en la lastaj
150 jaroj: milito (1936-1939) kaj du armeaj diktaturoj faŝisme orientitaj
(1923-1930 kaj 1939-1975) grandparte fontas el la celo batali por la unueco
de Hispanio.
Tiuj disputoj rekte tuŝis la katalunan esperantistaron: En 1906 la ĉefa tiama
aktivulo, Pujulà i Vallès, devis ekziliĝi pro artikolo aperinta en la Esperanta
gazetaro, kie li kritikis la hispanan armeon pro sturmo al la redaktejoj
de du katalunismaj periodaĵoj. En 1928 generalo Milans del Bosch ordonis
al Kataluna Esperantista Federacio ĉesi nomi sin kataluna kaj aliĝi al la
tiutempa hispana Esperantista organizo "pro solidareco kun la ceteraj hispanaj
regionoj" kaj severe monpunis la prezidanton de KEF. En la unuaj jaroj post
la interna milito, Esperanto estis malpermesita en la tuta Hispanio, pro
laŭdira ligo kun judoj kaj ruĝuloj, kaj en Katalunio ankaŭ pro siaj fortaj
rilatoj al katalunismo. Rezulto estis, ke dum 40 jaroj ne povis restariĝi
asocio de katalunaj Esperantistoj.
Katalunio hodiaŭ
Depost 1975 la politika situacio en Hispanio tute normaliĝis:
Hispanio estas demokratia lando, laŭ la okcidenta kompreno, kaj Katalunio
ĝuas konsiderinde larĝan aŭtonomecon; la kataluna lingvo oficialiĝis kaj
rekaptis ĉefan lokon en multaj aspektoj de nia socio. Tion ni dankas al la
preskaŭ unuvoĉaj akceptoj de la hispania Konstitucio de 1978 kaj de la kataluna
Statuto de Aŭtonomeco de 1979, sed ĉefe al la mejloŝtona manifestacio en
1977, kiam pli ol unu miliono da homoj pace manifestaciis surstrate dum la
nacia tago petante liberon, amnestion kaj aŭtonomecon.
Katalunio jure estas aŭtonoma komunumo de la Hispana reĝlando. Ĝi grandas
pli-malpli kiel Belgio, ĝia loĝantaro estas proksimume samnombra al la sveda
(ĉ. 6 milionoj) kaj ĝia brutta nacia produkto egalas la danan.
Kulture ĝi estas fandejo: pli ol duono de la loĝantaro naskiĝis aŭ havas
patron aŭ patrinon naskitajn ekster ĝiaj limoj. Tio ne malhelpas rapidan
integriĝon, ĉar la kataluna nacia sento, iom simile al la usona, preteratentas
devenon. Hodiaŭ preskaŭ la tuta elementa lernejo okazas en la kataluna, sed
denove ĉi-jare 3 milionoj da ĉiaspecaj katalunianoj vizitis la andaluzan
Aprilan Foiron, per kio refoje la Barcelona superis la Sevilan.
Mikspoteco estas ja esenca trajto de la moderna Katalunio, sed ankaŭ profunde
enradikiĝintaj tradicioj, kiuj donas evidentan apartecon al nia komunumo
en Hispanio: unualoke, kaj centre de la socio, la kataluna lingvo, vaste
uzata en ĉiuj medioj (surstrate kaj oficiale, lerneje kaj universitate, gazetare
kaj televide), sed ankaŭ apartaj dancoj, popolmuziko, tradiciaj pladoj, sportoj,
festoj k.s. Nelaste, ankaŭ per propra parti-politika strukturo, okulfrape
malsimila al tiu de la cetera ŝtato.
Katalunio posedas aŭtonoman registaron kaj leĝdonan parlamenton. Ĝi memstare
agas ĉe kulturo, turismo, justico, sano, civila juro, administra kaj teritoria
organiziĝoj, publikaj konstruoj, kaj disvolvas leĝaron ankaŭ pri instruado,
ekologio, fiŝkaptado, laboro, transporto k.a.
|