Enkonduko | La valencia esperanto-tradicio | La lingvo de la valencianoj | Areo kaj loĝantaro | Dialektoj | Lingvo-naskiĝo | Mezepoka apogeo | Deklivo | Repreno | Nuna lingva situacio en Valencilando | Kronologio
La adjektivo valencia montras lingvan realaĵon, sed ĝi ĉefe klarigeblas el kuniĝo de
cirkonstancoj socilingvistikaj. La valencia, fakte, ne estas lingvistike sendependa
lingvo, sed difinitaj socilingvistikaj cirkonstancoj liveris al ĝi elstaran statuson
inter la valencianoj.
Strukture la valencia estas dialekta variaĵo de la kataluna lingvo. Tiu ĉi,
apartenanta al la okcidenta grupo de la latinidaj lingvoj (kun la franca, la okcitana, la
itala, la hispana kaj la galego-portugala), etendiĝas laŭ la orienta marbordo de la
Ibera duoninsulo.
Pli konkrete, jen estas la geografia areo de la kataluna:
Tiujn teritoriojn kelkaj nomas, pro homogeneco lingva kaj kultura, Katalunaj Landoj.
Entute ili entenas geografiajn kaj/aŭ demografiajn kvantojn superantajn tiujn de aliaj
eŭropaj landoj, kiel Nederlando, Belgio, Danio, Finnlando, Svedio, Islando, Norvegio,
Slovenio, Kroatio, Litovio, Bjelorusio k.a.
Estas tamen certe, ke la ciferoj pri kono kaj reala uzo de la lingvo varias laŭ la
diversaj teritorioj (depende de historiaj kaj sociaj faktoroj, kiujn ni pli poste
pritraktos). Tio iras de 80% da parolantoj en Balearoj ĝis 30% en Norda Katalunio, dum
estas 55% en Katalunio kaj Valencilando. Malgraŭ tio, ĝia kultura kaj ekonomia viglo
estas pli granda ol tiu de landoj kun memstara ŝtato kaj pli grandaj demografiaj
volumenoj.
| Areo | Loĝantoj | |
| Andoro | 468 | 37.825 |
| Katalunio | 31.426 | 5.978.628 |
| Norda Katalunio | 4.086 | 330.885 |
| Orienta Aragono | 4.449 | 47.868 |
| Valencilando | 13.612 | 3.772.002 |
| Baleara Insularo | 5.014 | 680.933 |
| L'Alguer | 224 | 36.378 |
| El Carxe | 300 | 2.500 |
| Entute | 59.579 | 10.887.019 |