Enkonduko | La valencia esperanto-tradicio | La lingvo de la valencianoj | Areo kaj loĝantaro | Dialektoj | Lingvo-naskiĝo | Mezepoka apogeo | Deklivo | Repreno | Nuna lingva situacio en Valencilando | Kronologio
Sed se la 15a estas la Ora Jarcento de la kataluna literaturo, ĝi estas ankaŭ periodo de
grava interna krizo: al la loka implikiĝo en la t.n. Skismo de Okcidento, oni devas
aldoni la morton de reĝo Marteno la Humana sen posteuloj (1410). La elekto kiel lia
postreganto de la kastilia Ferdinando (Kompromiso de Caspe, 1412) malfermis periodon de
kaŝita krizo, kiu ne plene riveliĝos ĝis post jarcento.
La jaron 1479 okazas dinastia unio de Aragono kaj Kastilio. Per ĝi tiu lasta regno (la
plej vasta kaj milite potenca en la duoninsulo) rapidigis la kulminon de sia revo pri
unuigo de la duoninsulaj regnoj. Tio okazos post la konkero de la maŭra Granada Reĝlando
(1492) kaj la unuigo de Navaro (1515) kaj Portugalio (1580-1640). Malgraŭ la unuiĝo, la
Aragona Regno konservas memregajn povojn. Ĉiuokaze oni rilatigas la perdon de la propra
dinastio kun la ceteraj kialoj, kiuj kaŭzis la dekadencon de la katalunaj socio kaj
kulturo ekde la 16a jc.
Tiel do paradokse okazis: la brilo de la 15a abrupte transformiĝis al kultura dekadenco
kaj socipolitika senefikeco, pro aro da diverse gravaj faktoroj. Unualoke oni devas
listigi la malaperon de la kortego en la katalunaj teroj, same kiel la ekzisto de internaj
konfliktoj, kiel la interna milito en Katalunio (1462-72) kaj la komenco de la ribelo de
la t.n. Frataroj en Valencio (1519) kaj Majorko (1521), kio kaŭzos la malvenkon de la
burĝaj tavoloj kaj la plirigidigo de la feŭda sinteno de la aristokrataro.
Dualoke oni devas enkalkuli, ke la Aragona Regno estis plurlingva ŝtato: la kataluna kaj
la aragona lingvoj oficiale kunvivis kun latino por altaj uzoj, dum samtempe la maŭraj
loĝantoj (postrestantaj el la islama regado) plu uzadis ekskluzive la araban, kaj la
judoj simile agis pri la hebrea (kvankam ĝenerale uzante ĝin nur por difinitaj religiaj
ritoj). Sed en la 16a jarcento enmodiĝis inter la nobelaro ekuzi la kastilian, kio
fariĝos influa elemento.
En la tria loko, oni devas prikonsideri ekonomiajn kialojn, kiel la translokiĝon de la
komerca akso el Mediteraneo al Atlantiko pro la malkovro de Ameriko. Samtempe stariĝis
malpermeso por la Aragona Regno komerci kun la Nova Mondo (dum tiun privilegion monopolis
Kastilio). Krome estis esenca la demografia kaj socia skuo, kiun kaŭzis la forpelo de
judoj (1492) kaj maŭroj (1610). Ne prijuĝante la integrisman spiriton, kiun evidentigis
la kastilia kortego per tiuj agoj, ni devas substreki, ke la dua forpelo kulpis konkrete
en Valencilando pri la perdo de inter 22% kaj 30% de ĝia loĝantaro, el kiuj preskaŭ
ĉiuj zorgis pri terkulturado.
Fine, oni devas memorigi, ke la 16a kaj 17a jc. estas la plej brilaj por la hispanaj
lingvo kaj literaturo (Cervantes, Lope de Vega, Quevedo...), kaj ĉi tiuj fariĝis modo
kaj modelo por la aliaj nacioj en la duoninsulo, inkluzive de Portugalio.
Ĉiuokaze, ekde 1500 kaj dum pli ol tri jarcentoj, la socio de la iama katalun-aragona
konfederacio travivas tre rimarkindan periodon de kultura submetiĝo.
Rilate al la kataluna lingvo, tiu longa etapo ebligas, ke la ĵus ekinta disdialektiĝa
procezo prosperas samritme kiel diseriĝas la aparta konscio de la katalunlingvaj regnoj
de la malnova Aragona Reĝlando (Katalunio, Balearoj kaj Valencilando).
Laŭlonge de la 16a, 17a kaj 18a jarcentoj la kataluna komunumo malintregriĝas kaj
fortiĝas la tri dialekto-politikaj formoj de la lingvo: la valencia, la majorka kaj la
strikta kataluna. (t.e. tiu de la Kataluna Princlando). La disligiteco inter la teritorioj
kaj la malapero de kunligiloj kiel la Kancelario malfortigas la lingvon kaj faciligas la
influon de la imperia lingvo: la hispana.
Se konkrete la valencia konservis plurajn trajtojn el la araba (pri kio atestas,
ekzemple, loknomojn kiel Benidorm aŭ Benicàssim), same kiel ĝi kunvivadis kun la
aragona ekde la ekkonkero, nun la kastilia influo fariĝos la plej decida trajto de la
lingvo de la plimulto de la valencianoj. Fakte, ĉefe la kastilia interfero respondecas
pri la plej evidentaj apartaĵoj de la valencia disde la ceteraj katalunaj dialektoj.
La kultura grizo ne ĉiam havis antaŭvideblajn paralelojn en la ceteraj flankoj de la
socio: la bankroto de Kastilio en la 17a jc. ne estis tiu de Katalunio kaj Valencilando
dank' al sanaj mona kaj fiska sistemoj.
El politika vidpunkto la sorto de la katalunlingvaj landoj estis decidita: la kastilia
interveno instigis la katalunan Ribelon de la Falĉistoj (1640-1659), kies malvenkon
signis la cedo de Norda Katalunio al Francio.
Okazo por nova konflikto inter Kastilio kaj la landoj de la iama Aragona Regno estis la
t.n. Hered-milito (1704--1714). La venkinta kastilia kandidato, Filipo d'Anjou (nepo de
Luizo 14a de Francio) diktis post la milito la t.n. Dekretojn de Nova Planta, kiuj
likvidis la memregajn instituciojn katalunajn kaj valenciajn kaj malpermesis la oficialan
uzon de la kataluna lingvo. Al Valencilando oni krome malpermesis la uzon de propra
privata juro.
La burbona ŝtato, importanta franciajn modelojn, progresive enkondukas leĝaron, kiu favoras la pereigon de la kataluna per la persekuto de ĉia ajn grava publika uzo. Tiu politiko ne ŝanĝiĝas dum la 19a jc, eĉ male, ĝi pliprofundiĝas pro la ekrego de la hispana liberala burĝaro, kiu celas kulmini la ekziligon de la lingvo el ĉiuj sferoj de la socia vivo (lernejo, eklezio, juro ktp.). La jaron 1896, en la pinto de la kontraŭlingva deliro, oni malpermesas paroli en la kataluna telefone.