Enkonduko | La valencia esperanto-tradicio | La lingvo de la valencianoj | Areo kaj loĝantaro | Dialektoj | Lingvo-naskiĝo | Mezepoka apogeo | Deklivo | Repreno | Nuna lingva situacio en Valencilando | Kronologio
La perilo, kiu kulture kunigas ĉiujn tiujn zonojn, estas la kataluna lingvo. Ĝi
konservas ekde la epoko de sia definitiva elformiĝo (12-13a jc.) teritorion ne tro dise
distribuitan, kiu baziĝas sur la ekzisto de du grandaj dialektaj blokoj: la orienta
kataluna kaj la okcidenta kataluna [mapo 2].
La orienta kataluna etendiĝas laŭlonge de la tuta Norda Katalunio, Balearoj, la urbo
L'Alguer kaj -proksimume- la provincoj Barcelona, Girona kaj parto de Tarragona. Siaflanke
la okcidenta kataluna kovras la ceteron de la lingva areo, el kiu elstaras, pro siaj
specialaj trajtoj, la valencia varianto.
Fakte, la diferencoj inter la kataluna el Valencio kaj, ekzemple, tiu de Palma de Mallorca
estas, en difinitaj niveloj, tre rimarkeblaj; kvankam tio ne okazas, ekzemple, inter la
lingvoformoj de Alakanto kaj Andoro. Tiu fakto evidentigas, ke la vera interna artikigo de
tiu lingvo ne respondas al politikaj limoj, sed al strukturaj karakterizaĵoj, kiuj
konfirmas sian unuecon kaj samtempe atestas pri diverseco, kiu estas ofta en lingvoj kun
longa tradicio.
Notindas, reprenante la komencan fadenon, ke el ĉiuj dialektaj variaĵoj de la kataluna
lingvo, la valencia estas tiu, kiu plej substrekis siajn lokajn specifaĵojn. La klarigo
de tiu fenomeno, kiel ni jam diris, respondas al historiaj kaj sociaj faktoroj. Pluraj
alireblaj donitaĵoj (kiel ekzemple la fakto, ke la Ora Jarcento de la kataluna beletro
situis en Valencio pro ĝia renesanca brilo, aŭ la posta diseriĝo de la katalunlingvaj
teritorioj de la Aragona Regno, kiu malfortigis la komunuman lingvan konscion) permesas
klarigi la kaŭzojn de tiu valencia nom-partikularismo kaj, des pli, la aŭtoktonisman
fierecon de la loĝantoj de la malnova Valencia Reĝlando rilate al la cetero de la
katalunparolantoj.
Tiu sentoj, finfine, ne estas tre malsamaj de tiuj, kiujn spertas flandroj rilate
nederlandanojn (komunaj parolantoj de la nederlanda), usonanoj rilate la iaman metropolon
anglan aŭ multaj hispanamerikanoj pri la lingvo de la origina prapatrio. La termino
valencia, do, ne opozicias al kataluna -samkiel flandra, usona aŭ meksikia ne povas esti
kontraŭstarigitaj al nederlanda, angla aŭ hispana, sed komplementas ilin. La valencia,
fakte, ne estas dialekto de la kataluna, sed kataluna dialekto, en interdependa rilato.