fletxa

Enkonduko | La valencia esperanto-tradicio | La lingvo de la valencianoj | Areo kaj loĝantaro | Dialektoj | Lingvo-naskiĝo | Mezepoka apogeo | Deklivo | Repreno | Nuna lingva situacio en Valencilando | Kronologio

Bonvenon en Valencion!

"Verkita kaj eldonita de Acció Cultural del País Valencià , okaze de la Universala Kongreso en Valencio, 1993"
TTT-ejo: http://www.acpv.net/

Nia urbo kaj nia Valencia lando, kiu havas grandan tradicion gastigi kaj interesiĝi pri ĉiuj kulturoj kaj popoloj de la mondo, plezure bonvenigas ĉiujn partoprenantojn en tiu ĉi Universala Kongreso de Esperanto. Permesu al ni, ke la unuaj vortoj, kiujn vi legos en nia lingvo, estos ĝuste: Benvinguts a València! (Bonvenon en Valencion!).


La urbo Valencio, kun 752.909 loĝantoj, estas la ĉefurbo de teritorio (Valencia Aŭtonoma Komunumo, oficiale; Valencilando, laŭ la plej uzata nomo) kun ĉirkaŭ 4 milionoj da loĝantoj, dividita en tri provincoj, kies ĉefurboj estas Valencio mem (València) kaj la urboj Alakanto (Alacant) kaj Kasteljono (Castelló), kaj 32 regionetoj kun tre diversaj grandecoj kaj ekonomiaj kaj homaj trajtoj.


Tiu urbo, fondita de la romianoj kaj plilarĝigita en la islama epoko, estis, ekde sia konkero fare de reĝo Jakobo 1a, ĉefurbo de aparta regno, la Valencia Reĝlando, kiu kunigis la nunajn valenciajn terojn, ene de la t.n. Katalun-aragona Konfederacio. La urbo konservas gravajn monumentojn el iamaj epokoj: Elstaras la katedralo, romanika, gotika kaj baroka, kun ĝia gotika sonorilturo, la Miquelet laŭ ĝia popola nomo; preĝejoj kiel Santa Caterina, Sant Joan del Mercat, Sant Martí ktp; civilaj konstruaĵoj kiel la Llotja (praborso), la Torres de Quart, Torres de Serrans (malnovaj rempar-pordoj), la Palau del Marquès de Dues Aigües (Palaco de la Markizo de Dues Aigües), la Centra Bazaro (Mercat Central), la modernismaj domoj de la strato La Pau... Nuntempe ĝi estas rendevuejo de gravaj artaj kaj kulturaj aktivaĵoj, kiel la Muzeo pri Nuntempa Arto (Museu d'Art Contemporani, IVAM) aŭ la koncertoj de Palau de la Música, kongresejo de la 78a UK. Ĉie famas ĝiaj jarfestoj, la Falles, dum kiuj oni konstruas pli ol 300 monumentojn el kartono kaj ligno, bruligatajn la nokton de Sankta Jozefo (la 19an de marto).


La tuto de Valencilando, tero de granda agrikultura tradicio, en kiu ĉefloke elstaras la kultivado de citrusoj (precipe oranĝoj), konis en la lastaj 30 jaroj fortan industriiĝan procezon en sektoroj, kiel ceramiko, ŝuoj, mebloj, fer-transformado, ludiloj, produktado de dolĉaĵoj ktp, krom ankaŭ grandan alvenadon de turistoj en zonoj, kiel Benidorm, Cullera, Benicàssim kaj multaj aliaj ĉe la marbordo. Bedaŭrinde tiu novaj aktivaĵoj ne estas liberaj je ekologiaj problemoj.

imatges/pv-comarc.jpg

Bildo 1

Regiona disdivido de Valencilando