Enkonduko | La valencia esperanto-tradicio | La lingvo de la valencianoj | Areo kaj loĝantaro | Dialektoj | Lingvo-naski ĝo | Mezepoka apogeo | Deklivo | Repreno | Nuna lingva situacio en Valencilando | Kronologio
Eble vi jam rimarkis, ke ĉi tie oni parolas lingvon malsimilan al la hispana
aŭ kastilia. Se vi informiĝis pri ĝi, eble oni klarigis, ke temas pri la
valencia, kaj eble vi scias, ke ĉirkaŭ ĝi ekzistas iuj diskutoj -pri ĝia
nomo kaj ĝia klasifiko, krom pri ties uzado en diversaj tavoloj de la socia
vivo. Ni pensas, ke tio estas temo, pri kiu ĉiu esperantisto estas tre sentema
pro sia esperantisteco mem. Tial ni dediĉis tiujn paĝojn al informo, kiun
ni celas kiel eble plej sciencan kaj objektivan.
Bildo 2
Dialektoj de la kataluna lingvo