Enkonduko | La valencia esperanto-tradicio | La lingvo de la valencianoj | Areo kaj loĝantaro | Dialektoj | Lingvo-naskiĝo | Mezepoka apogeo | Deklivo | Repreno | Nuna lingva situacio en Valencilando | Kronologio
Per sia definitiva mezepoka formo (Aragono, Katalunio, Majorko kaj Valencilando), la
Katalun-aragona Konfederacio ekspansiiĝas tra Mediteraneo kaj vivas sian plej brilan
epokon: al la italiaj posedaĵoj (Sicilio, Sardio, Napolo), baldaŭ ĝi aldonos
teritoriojn en Grekio kaj Turkio (14a jc.), dum samtempe ĝi establos vastan aron de
konsulejoj laŭlonge de la Mediteranea marbordo, kio evidentigas la komercan viglecon de
la regno.
Krome, el interna vidpunkto, la nesenproblema kunekzisto de la kristana, araba kaj hebrea
kulturoj helpas klarigi la aperon de fundamentaj gravuloj el tiu epoko. Tia estas Ramon
Llull (Palma de Mallorca, 1233-1316), konsiderita la kreinto de la literatura kataluna
lingvo kaj filozofo kaj verkisto, kiu plu meritas unuarangan atenton de specialistoj el la
tuta mondo. Efektive, Ramon Llull aldonas al la tiamaj verkoj la fruktojn de sia escepta
inteligento: se fine de la 13a jc. la fonologia strukturo de la kataluna estis preskaŭ
identa al tiu de la moderna lingvo, la enciklopedia verkaro de Llull konstruas maturajn
morfologion kaj sintakson, kaj li riĉigas la vorttrezoron de la lingvo dank' al sia
mirinda facileco krei vortojn.
La kataluna lingvo, do, naskiĝis por siaj plej elstaraj uzoj kun nivelo kredeble unika
kompare kun la aliaj eŭropaj lingvoj. Krome, la Llull-a lingva modelo ne mortos kune kun
sia kreinto: ĝin oni levas al nivelo de normlingvo aŭ koiné per burokratia
instrumento tre grava dum mezepoko: la Kancelario.
La Kancelario de la Aragona Regno estis oficejo ŝarĝita kopii kaj procedumi reĝajn
dokumentojn aŭ de nobelaj aŭ ekleziaj altranguloj. Ekde ĝia ekesto en la 13a jc, ĝiaj
funkcioj plivastiĝas pro la enkonduko de la posteno pronotario (1335), kiu zorgis pri la
plej formalaj aspektoj de dokumentado: vera stilisto je la servo de la nobela burokrataro.
En kancelariaj manoj, la kataluna lingvo montriĝas dum mezepoko kiel la plej unuiĝinta
latinida lingvo. Krome, la kulturaj novaĵoj alvenintaj el aliaj eŭropaj landoj estas
rapide kaptitaj fare de tiu institucio (kiel en la kazo de la itala humanismo), kiu
fariĝis kultura fokuso kun ecoj proksimaj al tiuj de la monaĥejoj dum la alta mezepoko.
La kultura, komerca, politika vigleco sentiĝas, eble pleje en la Valencia Reĝlando.
Ekestinte post la konkero mirlando por la kristanaj kolonianoj, València vivas rapidan
transformiĝon, kiu igis ĝin dum la 15a jc. la plej dinamisma kaj elstara urbo de la
konfederacio. Tio, cetere, ne okazis nur pro kulturo aŭ komerco: la italo Bandello jam
tiutempe notis, ke "in tuta Catalogna non è piŭ lasciva ed amorosa città"
("en la tuta Katalunio ne ekzistas pli lasciva kaj amorema urbo").
La valencia protagonismo samtempe faciligas la aperon de lokaj apartaĵoj: unuflanke, la
Valencia Reĝlando pli emas ol la aliaj katalunlingvaj landoj al influo de Kastilio (kun
kiu ĝi kunhavas longan limon); aliflanke, la konscio de valencia singulareco en la Regno
kreas la unuajn atestojn de aŭtoktonisma fiero. Efektive en tiu tempo unuafoje la esprimo
valencia lingvo aperas dokumentita, ofte el aŭtoroj el Valencilando. Tamen, ne ĉiam: ne
maloftas renkonti fine de la libroj eldonitaj en tiuj jaroj la esprimon valencia lingvo en
verkoj presitaj en Katalunio, kaj kataluna lingvo en varoj de valenciaj presejoj. Se al
tio ni aldonas la mankon de morfologiaj, sintaksaj aŭ leksikaj diferencoj inter verkoj de
lingvoj laŭnome diversaj, ni povas konkludi, ke ni staras antaŭ frua esprimo de la
valencia klopodo esprimi sian originalecon.
La 15a estas ankaŭ la Ora Jarcento de la kataluna literaturo. Kaj kompreneble ĝi plej
vervis en la plej vigla parto de la katalunlingvaj landoj: en Valencilando. La poezio
apogeis per la verkaro de Ausiàs Marc, valencia kavaliro kataluna laŭ nacieco, laŭ la
surkovrila teksto de hispanlingva traduko de la 16a jc. Marc (ĉ. 1397-1459) superas la
trubaduran tradicion en la okcitana lingvo de la ĝistiamaj katalunaj poetoj, kaj aliĝas
al ondo de la itala renesanco. Teknike perfekta kaj koncepte densega, Ausiàs Marc estas
konsiderata la plej klasika el la katalunaj poetoj. Tial lia antologio fariĝis la libro
de la Valencia UK.
Proze majestas alia valenciano: Joanot Martorell (1413 aŭ 1415-1468), aŭtoro de
kavaleria sed moderne impresa romano, Tirant lo Blanc, pri kiu Cervantes en sia Don
Kiĥoto mirkriis: "Dio laŭdatu!... Tirante el Blanco ĉi tie! Donu ĝin al mi,
amiko, ĉar mi konsideras, ke mi trovis trezoron da plezuro kaj minon da distro... Vere,
amiko, en ĉi libro, laŭstile la plej bona en la mondo, la kavaliroj manĝas, dormas,
forpasas en la lito kaj testamentas ĉe la horo de la morto."