Enkonduko | La valencia esperanto-tradicio | La lingvo de la valencianoj | Areo kaj loĝantaro | Dialektoj | Lingvo-naskiĝo | Mezepoka apogeo | Deklivo | Repreno | Nuna lingva situacio en Valencilando | Kronologio
La kataluna lingvo naskiĝas pro la evoluo de la popola latino de la malnova
romia Provincia Tarraconense (nomita ankaŭ Hispania Citerior). Tiu fakto
parte klarigas la diferencojn kun la du aliaj grandaj latinidaj lingvoj de
la Ibera duoninsulo, la kastilia kaj la galego-portugala (derivintaj el
Baetica aŭ Hispania Ulterior) [mapo 3].
Fakte, la filologio trikis longan polemikon pri tio, ĉu la kataluna apartenas
al la ibero-romana familio (kun la cetero de la latinidaj lingvoj de la duoninsulo)
aŭ ĉu ĝi devus grupiĝi kun la galo-romana (kun la franca, la okcitana kaj
cisalpa itala). La kataluna havas komunajn trajtojn kun ambaŭ grupoj kaj
elstare similas al la okcitana (t.n. provenca).
Ni ne povas precize fiksi, kiam la latina ŝanĝiĝas en la diversajn latinidajn
lingvojn, ĉar tiu procezo longis jarcentojn. Tamen la plej primitivaj katalunaj
skriberoj konservitaj datas de la 9a jc, kvankam nur 200 jarojn poste ekestos
dokumentoj plene verkitaj en la kataluna. Ĉi lingvo kunvivadas kun la latina
-same kiel ĉe ĉiuj latinidaj lingvoj- longe post kiam ĉi-lasta ĉesis ekzisti
kiel parola lingvo.
La geografia disvastiĝo de la kataluna el sia origina zono, Katalunio,
ligiĝas al la konkera politiko de la reĝoj de la Aragona Regno (tiel nomita,
kvankam la fundamentan pezon de tiu mezepoka regno posedis Barcelono kaj
ne Zaragoza), ĉefe ekde Jakobo 1a.
Kunlaborante kun la kristana celo forpuŝi islamanojn (kiuj invadis la Iberan
duoninsulon dum la 8a jc.), la katalun-aragona reĝo konkeris la islamajn
regnojn Mallorca (1228) kaj València (1232-45) kaj vastigis la katalunan
lingvon ĝis ĝia plej suda limo.
Tiel historie naskiĝis la moderna valencia popolo (same kiel la baleara).
Enradikiĝis lingvo pro konkero kaj, ĉefe, pro la posta kristana koloniado
de la malnovaj islamaj regnoj.
La fakto, kial la baleara varianto integriĝis en la orientan dialektaron
kaj la valencia en la okcidentan restas ankoraŭ demando, kiun oni ankoraŭ
ne kontentige klarigis. Estante neorigine katalun-lingvaj regionoj, kien
la lingvo estis transplantita, ŝajnas tamen logika la tezo, kiu konjektas
la originon de la unuopaj kolonianoj kiel decidan fakton.
En la specifa kazo de Valencilando, notindas, ke ĝia aliĝo al la Aragona
Regno fariĝis respektante la diversajn kristanajn elementojn, kiuj partoprenis
la konkeron. Tiel la lando strukturiĝis en denaska dualismo, kiu daŭras ĝis
nun: la interna parto -montoj kaj seka kamparo-, popolita de aragonanoj,
kiuj enradikigis sian socian sistemon kaj sian lingvon; kaj la marborda zono
-ebeno kaj irigacia kamparo-, pli riĉa kaj vasta, ĉefe popolita de katalunoj.
Bildo 3
Nunaj lingvoj en la Ibera duoninsulo