Kataluna Esperanto-Asocio hodiaŭ
KEA estas mezgranda asocio: ĝi nuntempe havas ĉirkaŭ 300 individuajn
membrojn kaj 25 kolektivajn (kiuj kune reprezentas ĉ. 200 kromajn Esperantistojn).
ĝi estas oficiale registrita ĉe Generalitat de Catalunya (kataluna registaro),
institucio kiu laŭleĝe respondecas pri kulturo en Katalunio. Por komparo,
HEF havas 435 membrojn (plus 45 kolektivajn) kaj Portugala Esperanto-Asocio,
260. Multaj membroj de KEA estas ankaŭ, laŭ privata iniciativo, membroj de
HEF (ankaŭ ĝia prezidanto, s-ro Josep Franquesa).
Ĝia agado konsistas ĉefe en:
· Informado pri Esperanto: ĝenerale per nia nacilingva revuo
Freqüències kaj tra la naciaj gazetoj, radio kaj televido.
Sporade ankaŭ per diversaj prelegaroj. Pri la surstrataj ago-tagoj plej ofte
okupiĝas la lokaj grupoj.
· Pretigo de lerniloj kaj kontaktigo de la instruistoj, por
ke ili interŝanĝu spertojn. La organizado de kursoj ne estas rekte tasko
de nia asocio, ĉar la lokaj kluboj okupiĝas pri tio. Ekzistas tamen koresponda
kurso prizorgita de KEA.
· Eldonado de la bulteno Kataluna Esperantisto kaj
la junulara revuo Kata Luno por informi nian membraron pri la landa
kaj internacia movadoj kaj trejni ilin.
· Organizado de kongresoj kaj renkontiĝoj, por ke la enlandaj
Esperantistoj praktiku la lingvon. ĉi-kuntekste ni organizas diverstipajn
renkontiĝojn (t.n. "intergrupaj", "fakaj" aŭ "junularaj"), junularajn Diskut-kunvenojn
(seminarioj ĉirkaŭ ĉeftemo), naciajn Kongresojn kaj Internaciajn Florajn Ludojn.
· Organizado de diversaj servoj, por ke nia membraro facile
kontaktu la internacian Esperanto-movadon: informado pri eksterlandaj aranĝoj,
ĉefe se proksimaj, perado de revuoj k.a. Laste, sed ne balaste, nia asocio
kolektive abonis la revuon Kontakto.
· Organizo de aktivulaj trejn-seminarioj.
|