|
Bonvenon al Kataluna Esperanto-Asocio!
Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) oficiale fondiĝis en 1980. Ĝi tamen reprenis
la tradicion de Aplech Català (kataluna grupo), starigita en 1904 de Paul
Berthelot, la posta fondinto de revuo Esperanto , kaj aginta ĝis 1905, kaj
de Kataluna Esperantista Federacio (KEF), fondita en 1908 kaj malaperinta
en 1939, fine de la Hispania Milito.
Por evidentigi la transprenon de la stafeto, la asocia organo, Kataluna Esperantisto,
reprenis la titolon, numerigon kaj frontpaĝan vinjeton de la Federacia bulteno.
Tio ne estis unikaĵo: ĝiaj kongresoj estas numeritaj kiel sinsekvo de la
antaŭmilitaj (la 19a kongreso en Sabadell en 1983 fariĝis la sekva al la
18a en Manresa en 1936) kaj la famaj Internaciaj Floraj Ludoj, unuafoje organizitaj
dum la Barcelona Universala Kongreso de 1909 kaj poste daŭrigitaj de KEF,
estis restarigitaj. Ni notu, ke la Belartaj Konkursoj de UEA estis, laŭ la
karmemora Reto Rossetti, rekte inspiritaj de la antaŭmilitaj Internaciaj
Floraj Ludoj.
Fakte nur la nomo ŝanĝiĝis: bedaŭrinde la lokaj societoj ne konsistigas en
nia lando sufiĉe aktivan reton por pravigi la nomon "Federacio", kaj tial
la refonda kunveno preferis la difinon "Asocio".
Dum preskaŭ jarcento, la agado de la kataluna esperantistaro estas malfacile
resumebla. Ni aludos ĉi tie ĉefe al tiu okazinta post la refondiĝo.
|