|
Socipolitika fono
La kataluna esperantistaro fierinde apartenas al la plej
malnovaj naciaj Esperanto-movadoj. Ĝi lanĉis en 1909 la unuajn internaciajn
beletrajn konkursojn en Esperanto, la Internaciaj Floraj Ludoj, precedento
de la nuntempaj Belartaj Konkursoj de UEA, kaj en 1925 la duan nacian antologion
en Esperanto, la unuan post la pola de Kabe.
Samtempe, la kataluna Esperanto-movado ĉiam tre emis al sia memstareco. En
1928, dum unu el la periodaj armeaj diktatorecoj en Hispanio, kiam generalo
Milans del Bosch ordonis la aliĝon de Kataluna Esperantista Federacio al
la hispana movado, nacia kongreso preferis malfondi la asocion kaj atendi
pli favorajn kondiĉojn.
Tiu trajto de nia movado estas fakte karakteriza de la tuta kultura aktivado
en Katalunio. Cirkonstancoj tre malfavoraj al la kataluna popolo dum pluraj
jarcentoj, parte eksaj, iel devigis katalunojn al tiaspeca organizado, se
ili ne rezignaciis malaperi kiel popolo.
Ĝuste tio historie kaŭzis la ekeston de densa reto de interagantaj asocioj,
fondaĵoj, ŝparkasoj, eldonejoj kaj, laste sed ne balaste, de aŭtonoma registaro,
kiuj memstare agas en la sferoj okupantaj la esperantistaron: kulturo, edukado
kaj turismo.
Ĉe ni la lingva problemo estas ĉiutaga sperto - du lingvoj konstate intermiksiĝas:
homoj foje komencas frazon en unu lingvo kaj finas ĝin en alia; nemaloftas
dulingvaj interparoloj, kie ĉiu uzas sian propran lingvon. Kaj en la politika
areno preskaŭ ĉiusemajne stariĝas lingva kverelo. La Esperanta egalisma slogano
"ĉiu kun sia lingvo kaj Esperanto por ĉiuj" tuj trovis fekundan grundon en
Katalunio.
|