LIBROSERVO DE KEA marto 2003 (en stoko)
LERNOLIBROJ-LINGVO
L’Esperanto (Gramàtica i vocabulari bàsics).
Eldono de Ĝirona Espero. 23 p. 20 cm. (1’25 eŭroj)
Tre simpla sed moderna instruilo.
Privilegia vojo al lingvoscio
V.Setälä.128 p. 18 cm. (4’20 eŭroj)
Rektmetoda kurso, kiu instruas novajn vortojn per simboloj, desegnaĵoj
aŭ jam lernitaj vortoj.
Decidaj argumentoj
L.Mimó.18 p. 24’5 cm.(1’20 eŭroj)
Postparolo kaj studo pri la participoj, komplementaj al la verko “Perfekteco
de la Esperantaj Verboj”
VORTAROJ
PIV (Plena Ilustrita vortaro kun suplemento)
SAT. 1303 p. 20’5 cm.(600 eŭroj)
La ĝisnuna plej kompleta vortaro en E. kun 30 kompletaj ilustritaj paĝoj.
Diccionari essencial Esperanto-Català
H.Alòs/J.Carbonell. 165 p. 21 cm.(9 eŭroj)
Vortaro kun iom pli ol 10.000 kapvortoj, la plej kompleta ĝisnuna vortaro
en la kataluna lingvo.
Diccionario de bolsillo Lexicon Sopena
J.Paluzie-Borrell.383 p. 13’5 cm.(6 eŭroj).La sola vortaro en la hispana
nun ekzistanta. Ĝi estas ambaŭdirekta kun 25000 kapvortoj kaj 45000 signifoj.
Diccionari de Mila Mots
J.Taupiac.-495 p. 21’5 cm. (23 eŭroj)
Los mila mots occitans mai importants ambe la traduccion en catalan e esperanto.
Sindikata terminaro
Diversaj aŭtoroj.-44 p.21 cm. (3’60 eŭroj)
Ĝi enhavas 415 terminojn kun traduko al la germana, angla, franca kaj Esperanto.
Esperantaj Sinonimoj
J.Ojalo.-96 p. 21 cm. (6’6 euroj)
Kun 5500 vortoj ĝi helpas variigi vian stilon kaj fari ĝin pli agrablan.Ĝi
estas tre taŭga fonto por ĉiu, kiu deziras pliriĉigi sian vortostokon.
Baza Esperanta Radikaro
W..Pilger.-160 p. 18 cm. (6’85 eŭroj)
Bonega unua vortaro por studanto de Esperanto,kvazaŭ miniatura PIV, per
kies uzado oni lernas nenur vortojn sed ankaŭ ekpensas en E.Pli ol 2700 radikoj
klarigitaj per oftaj kaj kutimaj vortoj, kaj kun indiko pri iliaj ofteco
kaj utileco.
Hejma Vortaro
J.Lindstedt.-63 p. 21 cm. (7’50 eŭroj)
Vortareto de hejmaĵoj en E.,kiun sekvas traduko en dek tri lingvoj: angla,
finna, franca, germana, hebrea, hispana, hungara, itala, japana, nederlanda,
portugala, rusa kaj sveda.
LEGOLIBROJ
Dankon,amiko!
C.Piron-36 p.-20 cm. (4’20 eŭroj)
Romano en facila Esperanto, rekomendinda por tiuj kiuj finis elementan
kurson.
Hieraŭ Hodiaŭ Morgaŭ
B.Golden.-96 p.-21 cm.(6 eŭroj)
Dek du rakontoj tre interesaj kaj atentokaptaj per klara kaj rekomendinda
lingvaĵo.
La Sentimulo
J.F.Cooper/R.Imbert.-72 p.20 cm.(6 eŭroj)
Legolibro en facila Esperanto, rekomendinda por komencantoj.
Nova esperanta krestomatio
Redaktis W.Auld.-209 p.-21 cm.(24 eŭroj)
Vasta panoramo de tekstoj el la tuta historio de E.inkluzive de rakontoj,
elstaraj tradukoj, sciencaj kaj prilingvaj eseoj,poemoj pri E.kaj poezia
antologio el 73 lingvoj.
Lito apud la fenestro
B.Salt.-108 p.-21 cm. (4’50 eŭroj)
Simplaj rakontoj, teatraĵetoj kaj poemoj de kanada instruistino. Kun kelkaj
tradukoj.
ORIGINALAJ VERKOJ
Eseoj memore al Ivo Lapenna
Red.C.Minnaja.-417 p.-25 cm. Kun kompaktdisko . (35 eŭroj)
Fascina mozaiko de personaj rememoroj, 47 kontribuaĵoj de 29 aŭtoroj pri
la arkitekto kaj konstruisto de la moderna UEA. Multaj fotoj kaj kompaktdisko
kun 3 festparoladoj de I.Lapenna.
Kiam floras la timianoj!
S.Gumà,-100 p.-20 cm. (6 eŭroj)
Eldonita de KEA okaze de la centjariĝo de la aŭtoro. 19 mallongaj kaj tre
interesaj rakontoj kaj 2 poemoj.
Poemo de Utnoa
A.Montagut.-225 p.-24 cm. (18 eŭroj)
“La unua vere atentinda fantascienca epopeo en la mondo kaj unu el la tre
malmultaj modernaj epopeoj” (W.Auld)
Pluralogo
V.Devi.-79 p.-21 cm. (7’25 eŭroj)
Poeziaj miniaturoj. La unua esperantlingva volumo de poetino-pentristino
naskita en Goa (Bharato), verkinta portugale, hispane kaj katalune.
Maskerado ĉirkaŭ la morto
T.Soros.-318 p.-21 cm. (21 eŭroj)
Kiel la fondinto de Literatura Mondo travivis kun sia familio la Holokaŭston
kaj la sieĝon de Budapeŝto en 1944-45
Studoj pri interlingvistiko
Red.S.Fiedler/L.Haitao.-736 p. 21 cm. (27 eŭroj)
Festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke.Studoj de 43 aŭtoroj el
plej diversaj kampoj de interlingvistiko.Kun resumoj en la angla kaj germana/Esperanto.
Promeso en obskuro
M.de Seabra.-110 p.-23 cm. (10’80 eŭroj).
Originala novelo en E. Historioj pri amo aĉetebla kaj ties implikoj sociaj
kaj ekonomiaj.
Fajron sentas mi interne
U.Matthias.-97 p.-20’5 cm. (9 eŭroj)
Romano pri junulo kiu serĉas homajn kontaktojn kaj vivcelon, interalie
per E.
La Floroj de l’krepusko
S.Elgo.-168 p.-20 cm.-(10’80 eŭroj)
La tria krimromano de la aŭtoro: inspektoro Kramen enketas pri junaj teroristoj.
Ibere Libere
G.Neves/G.Kamaĉo/L.Dek/M.Fernández.-136 p.-23 cm. (15 eŭroj)
Komuna poezia debatvolumo de kvar junaj aŭtoroj el la “iberia skolo”.
Antoni Grabowski eminenta E-aganto
Zofia Banet-Fornalowa.-140 p. 21 cm. (12 eŭroj)
La unua serioza provo prezenti la vivon kaj verkon de la fama pioniro.
Havenoj
Mauro Nervi. 72 p. 20 cm.bindita.(6’90 eŭroj)
23 jarojn post La turoj de l’ĉefurbo,la dua volumo de unu el la plej grandaj
E-poetoj nunaj. Kun antaŭparolo de Miguel Fernández.
TRADUKITAJ VERKOJ
Zamenhof,autor de l’Esperanto
M.Boulton/trad.J.Carbonell.-237 p.-21’5 cm. (7’20 eŭroj)
Katalunlingva versio de la ĝisnuna plej bona biografio de Zamenhof, kun
historia resumo pri la kataluna movado de N.Fluvià.
Amkantoj (Cants d’amor)
A.March/trad.A.Montagut.-147 p.-24 cm. (7’20 eŭroj)
Dulingva: E-kataluna de 60 poemoj (duono de la verkaro) de ĉefa poeto kataluna.
La Gesta d’Utnoa
A.Montagut.-215 p.-22 cm.(8 eŭroj)
Versió catalana adaptada en prosa pel mateix autor de l’original en E.
“Poemo de Utnoa”.
Malvivaj animoj
N.Gogol/trad.V.Vyĉegĵanin.- 223 p.-21 cm. (18 eŭroj)
Klasikaĵo de la rusa literaturo.Kial Ĉiĉikov,novveninto al urbeto,volas
aĉeti animojn de mortintaj servutuloj?
La Nigra Insulo
Hergé/ trad.Jopetro Danvy.- 62 p. 30 cm. (9’35 eŭroj)
Misteraj okazaĵoj venigas la aventureman ĵurnaliston Tincĵo al sinistra
skota insulo.
Ili vivis sur la tero
M. kaj B.Robineau.-243 p. 24 cm. (18 eŭroj)
Ok jaroj da migrado ĉirkaŭ nia planedo. Ili lernis Esperanton en Bulgario
kaj instruis ĝin en Ĉinio.Jene resumas la aŭtoroj: “Vojaĝado estas alia
maniero ekzisti kaj ami”.-
La libro de la mirindaĵoj
Marko Polo. Esperantigis D.Moirand.445 p. 21 cm. (30 eŭroj)
Ĝia E-versio, en verva traduko kaj klera prizorgo, trovis naturan lokon
en la serio Oriento-Okcidento.
Kiam bestoj parolis
Div.afrikaj aŭtoroj.Red.K.Halo kaj A.Löwenstein. Fondaĵo Afriko. 23 p.
30 cm. (3 eŭroj)
23 popolrakontoj el 8 landoj.
DIVERSAĴOJ
Pasporta Servo 2002
La libro de gastigantoj de TEJO.207 p.16 cm. (12’60 eŭroj)
Kun 1231 adresoj en 83 landoj.
T-Ĉemizo Sekojo
En unika grandeco XL. (9 eŭroj) Ĉeroka esperantisto N.I.Sekojo estas kondamnita
al morto! Per aĉeto de la ĉemizoj ni kunlaboros al lia defendo.
Sendo: Krom la valoro de la mendo,ni enspezas la minimuman
afrankon.
Pago: Ni povas enspezi trabanke se la mendinto informas nin
pri sia bank-konto. Male, ni sendos la mendon remburse.