|
IBERIO
La kataluna
de Hektor Alos i Font
Monato decembro-2002
Priskribi malplimultan lingvon eblas el pure gramatika
vidpunkto. En la kazo de latinida lingvo, kiel la kataluna, tio apenaŭ interesos
multajn legantojn de MONATO: tia lingvotipo estas
vaste konata kaj la apartaĵojn de la kataluna ni povas konsideri sengravaj
ŝiboletoj. Tamen la kataluna montriĝas aparte interesa el la vidpunkto de
socilingvistiko kaj lingvoplanado. Temas sendube pri minoritata lingvo,
sed precipe pli pro ĝia uzado, ol pro la kvanto de parolkapabluloj en ĝia
teritorio: malfacilas konkurenci kontraŭ la hispana kaj la franca. Se al
tio oni aldonas fulmrapidan tutmondiĝan procezon, alportantan ankaŭ la anglan
kiel plian konkuranton en diversaj fakoj, la afero evidentiĝas komplika.
En tia malfacila situacio interesas spekti, kiel baraktas
la kataluna: temas tre verŝajne pri la plej bonstata malplimulta lingvo
en Eŭropo, do el la analizo de ĝiaj problemoj povus eltiriĝi plena senesperiĝo
pri la estonto de minoritataj lingvoj en teknologia mondo.
Ankaŭ lingvoplanado rolas elstare. Ni analizos la subjektivan
gravecon de la dialektoj en la kataluna: kiugrade la normo prefere estu
unueca, tiel ke la merkato fariĝu pli vasta, kaj la lingvo sukcesu reprosperi,
estas ŝlosila decido. Kaj male, ni vidos kiel eblas alpreni politikajn decidojn
por vole distancigi proksimegajn parolformojn kaj faciligi la finan disfalon
de la lingvo. En tia situacio lingvopolitiko montriĝas esenca, kaj ni rimarkos,
kiel diversaj registaroj programas malsamajn politikojn.
Nelaste, en tiaj limsituacioj, demografio ludas centran
rolon. Se estas problemoj en solidaj ŝtatoj, ĉar tio, ke eble 10 % de la
loĝantaro estas alidevena, eblas senpene imagi, kio okazas, ĉe minoritatlingvanoj
kun malmultaj aŭ nulaj ebloj leĝdoni kaj ricevantaj pluroble pli grandan
enmigradon, krome de homoj ne ĉiam konsciaj pri tio, ke indas lerni la lingvon
de la gastiganta popolo.
La kataluna estas la plej vaste parolata neŝtata lingvo en
Eŭropo: ĝi superas eĉ nemalmultajn oficialajn lingvojn laŭ tiu konsidero.
Ĝin denaske parolas pli ol 5 milionoj da homoj en ĉ. 10-miliona teritorio,
en la eteta Andoro (kie ĝi fakte jes estas la ŝtata lingvo), la franca Nord-Katalunio
kaj la oriento de la ibera duoninsulo en Hispanio: en la aŭtonomaj komunumoj
de Katalunio, Valencilando, Balearaj Insuloj, Aragono kaj Murcio. Ankaŭ
en urbo L'Alguer/Alghero, en Sardio, ĝi estas la denaska lingvo de ĉ. 40
% de la loĝantaro.
En Hispanio ĝi refariĝis kunoficiala lingvo en Katalunio,
Valencilando kaj la Balearaj Insuloj fine de la 1970aj jaroj, kun la demokratiiĝo
de la lando. En Aragono ĝi ne estas kunoficiala, sed estas instruata en preskaŭ
ĉiuj lernejoj de la lima regiono, kie ĝi estas uzata (ĉ. 90 % de la 50 000-homa
loĝantaro).
Historio
La historio de la lingvo similas al tiu de la ceteraj vivantaj
latinidaj lingvoj de la ibera duoninsulo. La lulilo situas en la oriento
de Pireneoj: same la aragona, kastilia, asturi-leona kaj galeg-portugala
naskiĝis en la nordo de la duoninsulo. La kreiĝo de diversaj reĝlandoj, i.a.
surbaze de tiuj lingvoj, kaj ilia konkerado kaj koloniado de sudaj teritorioj
kreis kvin paralelajn lingvo-bendojn.
Tiu periodo de fiksiĝo de la lingvaj limoj okazis inter la
9a kaj la 13a jarcento. Indas citi du grandajn saltojn: la konkeron de suda
Katalunio dum la 12a jarcento kaj tiu de Balearoj kaj Valencilando dum la
13a. Tiutempe la novaj teritorioj estis verŝajne entute arabaj kaj islamaj,
ĉefe ekde la 11a jarcento, kaj la militoj aparte kruelaj: post la konkero
de Minorko, ekzemple, la tuta loĝantaro estis sklavigita, vendita sur la
kontinento kaj renovigita de kontinentaj koloniantoj. Krome, la islama loĝantaro,
abunde postrestinta, ĉefe en Valencilando, apenaŭ apostatis aŭ translingviĝis.
Malgraŭ tio, ke ĝi plu tie estis plimulta dum preskaŭ tri jarcentoj, ĝi lasis
nemultajn spurojn en la lingvo: tute ne tiel, kiel oni povus konjekti, se
ĝi estus konsistiginta la ĉefan substraton de la nuna loĝantaro. En la 17a
jarcento islamanoj estis terure forpelitaj (Valencilando perdis tiam verŝajne
trionon de sia loĝantaro) kaj la nunaj valencianoj estas entute posteuloj
de la mezepokaj koloniantoj, ĉefe katalunaj. Ankaŭ influoj mozarabaj (sud-iberiaj
latinidaj lingvoj) estas apenaŭ percepteblaj, malkiel ekzemple en la meza
kaj suda portugala.
Tiu historio de la lingvo, ligita al perfortoj, facile plu
spureblas nuntempe en la dialektoj: dum la transiro de la kataluna al la
aragona en Pireneoj estas treege kontinua (tiel ke estas fakaj disputoj,
ĉu limdialekton oni atribuu al unu aŭ alia), la lingva limo sude estas surprize
tranĉa: en Valencilando mem, ekzemple, kie okcidente oni parolas hispane
kaj oriente katalune, transirante de vilaĝo al alia, oni konstatas gradojn
de katalunlingveco de 70-80 % kaj senpere de 0-5 %. Male, la dialekta transiro
norde-sude, en la kataluna, estas tre laŭgrada – oriente-okcidente, tuj evidenta.
Dialektoj
Parolante pri sia lingvo, katalunoj ofte insiste atentigas
pri la dialekta diverseco: ne pro tio, ke ili tre malsamas (la hispana parolata
en la duoninsulo multe pli diversas), sed pro ia sociologia abomeno de centralizismo.
Por paroli pri kia estas la kataluna, indas tion fari surbaze de ĝiaj lokaj
variantoj.
Kiel dirite, ekzistas du grandaj dialektaroj: orienta kaj
okcidenta. La malsamecoj estas ĉefe fonetikaj, kvankam ekzistas nombro da
karakterizaj vortoj: la okcidentaj ofte estas iom pli similaj al tiuj de
la ceteraj duoninsulaj latinidaj lingvoj, verŝajne pro komuna antaŭromia
iberi-eŭska substrato kontraste al kelta, oriente. Ekzemplo estas la vorto
„spegulo”: okcidente: espill (hispana espejo, portugala
espelho ), oriente: mirall (okcitana: miralh, franca
miroir ).
La ĉefa malsamo kuŝas en la vokalsistemo. Ĝi estas principe
sep-membra: ĝi distingas inter vastaj kaj malvastaj e kaj o (kiel en la
portugala, franca kaj itala, kaj malkiel en la hispana); en Balearoj ekzistas
plia akcenta vokalo /ə/, meza, kiu fariĝis vasta e en la kontinenta oriento.
La senakcentaj vokaloj sekvas regulan fonologian procezon nomatan reduktiĝo:
ne ekzistas tie vastec-distingo. Sed en oriento, tiu procezo evoluis: senakcentaj
a kaj e konfuziĝas en mezan vokalon /ə/, dum ambaŭ o konfuziĝas kun u:
xocolata (ĉokolado) estas prononcata ĉokolata okcidente kaj
ŝukulatə oriente. Do, se okcidente estas kvin-vokala
sistemo en la senakcentaj vokaloj, oriente fariĝis nur tri.
Estas malklare, kial kaj kiam tiu diferenco ekestis. La tradicia
skolo asertas, ke la orientan redukton de /a/ kaj /e/ kaŭzis substrato kaj
ĝi tiel longas, kiel la lingvo mem. Modernuloj taksas, ke ĝi aperis nur
en la 13a jarcento. La redukto de /o/ al /u/ laŭdire nur ekokazis en la
16a jarcento: ĝi fakte ne plene trafis la tutan orienton, ĉar ĝi ne okazas
en Majorko, kvankam jes en la ceteraj pli malgrandaj insuloj.
Oriento ĉiam montriĝis la plej noviĝema: la plimultaj evoluoj
originis tie kaj vastiĝis okcidenten kaj suden: ekzemple la nedistingo de
/b/ kaj /v/ (ĝenerala nur en Katalunio, kaj ankoraŭ tie ekzistanta komence
de la 20a jarcento en sudaj vilaĝoj), aŭ la uzado de perfekta paseo surbaze
de la helpverbo „iri”. La okcidentaj dialektoj estas pli proksimaj al la
skriba lingvo kaj al tiu de la mezepoko. Sed tiujn diferencojn oni neniel
devas troigi: ekzistas neniuj interkompreniĝaj problemoj inter orientanoj
kaj okcidentanoj; fakte estas sole fojaj malfacilaĵoj ĉe kontinentanoj aŭdantaj
por la unua fojo balearojn, pro certa loka evoluo de la insularaj vokaltembroj
kaj iom apartaj konsonantaj asimiliĝoj kaj disimiliĝoj. Aliflanke, la prozan
mezepokan katalunan povas sen granda peno legi kiu ajn mezlernejano.
En la kataluna televido estas aparta zorgo, ke en la novaĵ-programoj
estu reprezentataj ĉiuj kvin dialektoj, kvankam la filmoj estas dublitaj
nur al la centra (barcelona). La valencia televido uzas nur la tiean dialekton,
kaj la filmoj preskaŭ ekskluzive estas dublitaj en ... la hispanan. Kaj
tiu estas en Valencilando ankaŭ la lingvo de la plej spektataj distraj programoj.
La dekstra registaro ŝajne konsideras la katalunan ia latino taŭga nur por
la novaĵoj – aŭ tio laŭ ili sufiĉas, por kaŝi sian kunlaboron kun la lingvo-anstataŭa
procezo. Krome, jam en 1991 la televidestroj publikigis liston de malpermesitaj
katalunismoj kaj maldungis la tutan teamon de kontrolistoj
de la televido: la kataluna uzata de la tiea televido estas ne nur malmulta,
sed aparte disdialektema.
Ankaŭ skribe la normo difinas diversajn dialektajn variaĵojn,
pro tiu aludita kontraŭstaro de centralizismo. La plej karakteriza estas
la unua persono de la singularo de la prezenco:
| Esperanto |
|
Mi kantas |
| Orienta dialektaro |
Nord-kataluna |
Canti [kanti] |
|
Baleara |
Cant [kant] |
|
Centra |
Canto [kantu] |
| Okcidenta dialektaro |
Nord-okcidenta |
Canto [kanto] |
|
Valencia |
Cante [kante] |
La plej arkaika formo estas la baleara, kiu kontinente unue
evoluis al la nuna valencia formo kaj poste al la nunaj kataluniaj; la nord-kataluna
ŝuldiĝas al okcitana influo.
Kiel dirite, kaj malgraŭ ĉiaj zorgoj, la diferencoj estas
apenaŭaj. Amuzemuloj povas klopodi trovi la etetajn ŝanĝojn inter la oficialaj
tradukoj de la hispana konstitucio fare de la katalunia kaj valencia aŭtonomaj
komunumoj ĉe www.parlament-cat.es/consti.htm
kaj
http://www.pre.gva.es/dogv/pdf/Constitucio.pdf#pagemode=bookmarks
Socilingvistiko
Kiel Kebekio, la Kataluna Landaro estas paradizo por socilingvistoj
kaj fakuloj pri lingvo-kontaktoj. Verŝajne la plimulto de la eŭropanoj
ne estas alkutimiĝinta al pluropaj konversacioj, kie parolantoj ŝanĝas la
uzatan lingvon meze de frazo fiksinte la rigardon sur unu kaj alia homo.
Aŭ pri dialogoj, kie ĉiu uzas sian propran lingvon, ne altrudante al la alparolato
la aktivan uzadon de fremda idiomo. Tiaj aferoj estas ĉiutagaĵoj en Katalunio.
Ni ne rozkolorigu la situacion: kiam du lingvoj konkurencas
en la sama teritorio por la samaj funkcioj, konflikto estas neevitebla.
Ĝi tamen tute ne plu estas perforta, kiel vi povis konstati en la supraj
ekzemploj: nur en Valencilando, kie la kataluna spertas gravan danĝeron
de malapero en kelkaj regionoj sudaj kaj marbordaj, kaj la hispanismaj fortoj
estas multe pli ekstreme konservativaj, la konflikto de tempo al tempo evidentiĝas
tia.
La kataluna estis dum pluraj jarcentoj lingvo persekutata.
En norda Katalunio estis devizoj en la lernejoj, kiel soyez propres,
parlez français (estu puraj, parolu france) aŭ il est défendu de
cracher par terre et de parler catalan (estas malpermesite kraĉi surplanken
kaj paroli katalune). Trans la ŝtata limo, la plej oftaj ekvivalentaj homofobiaj
perloj estis habla en cristiano (parolu kristane) aŭ habla la
lengua del imperio (parolu la imperian lingvon). En Hispanio, por citi
ridindan ekzemplon, estis leĝo malpemesanta paroli telefone en la kataluna;
sed estas multegaj aliaj tre malridigaj. Ĉio ĉi tamen ne malhelpis, ke en
2001 unue la reĝo de Hispanio kaj poste la ministro pri kleriĝo senhonte
asertis, ke la hispana neniam estis altrudita kaj ke la katalunan oni neniam
malpermesis aŭ kontraŭstaris: akuta atako de reviziismo de la nun reganta
hispana dekstro, heredinto de frankismo – kaj pri aferoj tiel freŝdataj,
ke milionoj da katalunoj tro bone memoras. Malgraŭ la protestoj laŭtaj kaj
reaj, nek unu nek la alia malkonfesis siajn eldirojn.
Hispanaj politikistoj bedaŭrinde ne ĝuas la monopolon de demagogio:
en Francio elstaris antaŭ nelonge la diskutoj, ĉu la korsikan oni povas
starigi kiel devigan studobjekton en la tieaj lernejoj. La starpunkto de
la Konstitucia Konsilio (2002-01-17) estas, ke tia elpaŝo kontraŭus la francan
ĉefleĝon: sekve oni ne povas devige instrui la korsikan, bretonan, okcitanan,
eŭskan aŭ katalunan ... sed jes la anglan.
Kompreneble danke al tiaj politikoj, Nord-Katalunio estas
sendube la loko, kie la kataluna plej malbone fartas. Post 350 jaroj da premado,
laŭdire 35 % de la homoj parolas ĝin (ĉefe maljunuloj kaj vilaĝanoj), kaj
el ili nur duono asertas ofte ĝin uzi. Entute 55 % ĝin komprenas. Kvankam
eble plej ofte oni ne plu konsideras ĝin ĵargono, ĝi ankoraŭ ne estas akceptata
kiel plenrajta lingvo.
Translime la aferoj radikale malsimilas, eĉ en la plej malfavoraj
lokoj por la lingvo: la gradon de kompreno en Katalunio, Valencilando kaj
Balearoj, laŭ la oficiala popolnombrado, estas respektive 95 %, 90 % kaj
94 %. Tio ne rezultas de plia simileco de la kataluna kaj la hispana: temas
pri ne interkompreneblaj lingvoj kaj, male, almenaŭ leksike la kataluna pli
similas al la franca (komparu: menjar/manger/manĝi kaj comer
, taula/table/tablo kaj mesa, fam/faim/malsato kaj
hambre , ktp). La kaŭzoj estas historiaj kaj sociologiaj:
nuntempe, en la lingve plej sentema lando, Katalunio, estas preskaŭ tabuo,
aserti sin nekomprenanta la katalunan. Tial estas klare, ke tiuj oficialaj
statistikoj estas pufitaj – sed tio montriĝas konvena por ĉiuj: politikistoj
kaj hispanlingvanoj povas aserti, ke ili faris siajn hejmtaskojn, kaj ke
montriĝas „integriĝemo” (ŝlosila vorto en la loka politiko), dum katalunlingvanoj
povas resti trankvilaj, ĉar la lingvo ŝajne antaŭeniras.
La situacio estas fakte multe pli kompleksa kaj nuancita.
Se konsideri la ĝustajn parametrojn (nome efektiva uzado kaj kvalito de la
lingvo), la afero tute ne estas tiel kontentiga.
Se analizi la nombron de lingvokapablaj infanoj laŭ la popolnombradoj,
konstateblas ekstrema malplimultiĝo de la kataluna en la sudaj valenciaj
urboj, same kiel en la sudaj balearaj insuloj Ejviso kaj Formentero. En la
unua kazo, parton kaŭzis amasa alveno de kastililingvaj enmigrintoj, sed
ankaŭ multnombra perdo de la lingvotransdono dum la faŝisma diktaturo (komparado
de la parolkapablo laŭ aĝogrupoj tion evidentigas). Katastrofa lingvopolitiko
en la lastaj du jardekoj en Valencilando (el kiu ni iom menciis la televidan)
neniel helpos renversadon de tiu tendenco.
En Balearoj, tre apartas la eksterordinara migra fluo de la
lastaj jaroj, ĉefe de germanaj kaj britaj pensiuloj, kiu aldoniĝas al tiu
de la hispanlingvanoj dum la reĝimo de Franco. Laŭ la statistikoj de 2001
19 % de la loĝantaro estas eksterhispana (30 % en Ejviso). De 1996 al 2001
la loĝantaro kreskis je 120 000 (sume, 875 000 homoj), el kiuj 110 000 enmigrintoj:
35 % el Hispanio kaj 65 % ekster ĝi. Laŭ tiaj kreskoj estas facile prognozi
lingvan disfalon.
Ĉu turnpunkto en Katalunio?
Tia situacio similas al tiu, kiu okazis en Katalunio dum
la 1950aj kaj 60aj jaroj, kvankam tiam la alvenintoj estis preskaŭ ekskluzive
el Hispanio. Dum la 20a jarcento, la loĝantaro triobliĝis: de 2- ĝi fariĝis
6,2-miliona. De 1900 al 1980 la lando ricevis 2 350 000 enmigrintojn, kaj
konkrete en la pinta periodo 1955-1975 la loĝantaro kreskis je 2 milionoj,
el kiuj pli ol duono pro migrofluoj. En 1970 38 % de la loĝantaro naskiĝis
ekster Katalunio. Resume: 75 % de la nuna loĝantaro almenaŭ parte devenas
de la 20-jarcenta enmigrado.
Tiuj grandegaj ŝanĝoj kompreneble profunde skuis la lingvan
situacion. Katalunianoj (kaj hispanianoj) kredas, ke la lando estas ĉefe
katalunlingva, sed tio malcertas laŭ la socilingvistikaj esploroj: ŝajne ne
pli ol 51-52 % de la loĝantaro estas tia.
Ekzistas multaj kaj detalaj socilingvistikaj studoj, sed ĵus
aperis la unuaj rezultoj de aparte interesa esploro pri la intergeneracia
lingvotransdonado. Surbaze de memstara enketo, la aŭtoroj malkovris, ke
60,5 % de la homoj inter 15 kaj 24-jaraĝaj parolas hispane kun la patro
(dum ĉe pli-ol-65-jaruloj temas pri 47 %): do larĝa plimulto de la baldaŭ
naskonta generacio uzas la hispanan hejme.
Ege interese montriĝas fari la demandon en la inversa direkto:
kiun lingvon oni parolas kun la gefiloj – kaj kompari ĝin kun la lingvo
uzata kun la gepatroj. Evidentiĝas forta lingvoŝanĝo en du generacioj en
la direkton de la kataluna. Tamen la aŭtoroj estas singardemaj kaj atentigas,
ke necesas atendi 15-20 jarojn por analizi, kion faros la generacio sub
24 jaroj. Krome aliaj socilingvistoj rimarkas reuzadon de la hispana, kiam
la gefiloj fariĝis dek-jaraj.
Aparte atentinda estas la kvalito de la lingvo, se
ĝi sukcesos gluti tiun lavangon de novaj parolantoj: estas apenaŭ penseble,
ke ĝi ne evoluos en la direkton de la hispana pro tiu nova substrato ...
kaj ankaŭ pro la denaskaj katalunlingvanoj mem, kies ĉiutaga aŭskultado kaj
aktiva uzado de la hispana, kaŭzas neeviteblajn lingvajn likegojn. Fakte
multaj lingvistoj pli aŭ malpli akre aŭ ĉagrene rimarkis la hispaniĝon de
la kataluna en ĉiuj kampoj, kaj tre speciale en la fonetiko kaj leksiko.
Fonetike, ekzemple, jam ne maloftas televidaj kaj radiaj ĵurnalistoj kun
fortega hispana parolmaniero (senvoĉigo de /z/, /ĵ/ kaj /ĝ/, /lj/ iĝas /j/,
nedistingo de vokalvasteco, ktp!): tio por kelkaj estas nepre maltaŭga por
profesiuloj de komunikado; sed tio, ke ĝi ne starigas koruson da veoj aŭ
plendoj povas montri ian bonvolemon kaj akceptemon de la plimulto de la loĝantaro
– la purismaj reagoj de la 70aj jaroj delonge sinkas en forgeso. Leksike,
la enkonduko de hispanaj vortoj aŭ parolturnoj kaj la perdo de distingoj
mankantaj en la hispana (ekzemple por „nenio” kaj „neniom”, aŭ nemalgranda
stoko da pronomoj) estas tre senteblaj. La novaj generacioj jam studis ĉefe
katalune en la elementa kaj meza lernejoj, sed por multaj junaj loĝantoj
de la barcelona ĉirkaŭurbo tio ne sufiĉas por flue kaj senĝene povi esprimi
sin katalune. Tio ankaŭ montriĝas nesufiĉa por haltigi evidentan kaj rapidan
lingvoevoluon. Ĝuste iel la grado de akceptemo antaŭ tiaj ŝanĝoj starigis
foje iom akran diskuton en la katalunaj intelektulaj rondoj antaŭ 10-15 jaroj
inter partianoj de la kataluna light kaj de la normaro fiksiĝinta
komence de la jarcento.
La kataluna, do, travivas interesan turnpunkton, kie eble
estos decidita ĝia sorto, almenaŭ por la venonta duonjarcento. Ĝia situacio
forte malsamas en la diversaj regionoj, kie ĝi estas parolata, kaj ties
diferencoj kreskis en la lastaj 25 jaroj. En Katalunio, kie ĝi pli bone
fartas, la lingvo tamen riskas finfine fariĝi minoritata, kaj ĝi jam fakte
estas tia inter la pli juna parto de la loĝantaro. La ŝajna transpreno de
la kataluna fare de parto de la hispanlingvanoj tamen certe lasos profundan
spuron en la lingvo mem. La lingvo eble staras antaŭ la malfacilega decido,
ĉu purisme „morti starante” aŭ toleri lavangon de hispanismoj. Plimulto
de la parolantoj ŝajne jam akceptis tiun duan eblon. La lingvo tamen devas
ankoraŭ skermi kun novaj situacioj, kiel la teknologia revolucio aŭ la alveno
de nova generacio de enmigrintoj, ĉefe el Magrebo kaj Sud-Ameriko.
|