|
La kaŭzoj de lingvo malapero: La ekzemplo de la okcitana
Hektor Alos i Font
(Monato, novembro 1992)
Antaŭ nelonge mi vizitis la sudon de Francio kaj faris personan malkovron,
nome ke oni ankoraŭ uzadas tie lingvon, kiu ne estas la franca. Eble pro
mia propra franca kleriĝo mi fortege ekmiris, ĉar tiun fakton oni sigele
sekretis en la lernejo. Tio estas des pli mirinda, kiam la okcitana poeto
Frederic Mistral, fama pro sia verko Mirèia [Mirejo], ricevis Nobel-premion.
Alia fama okcitano estas Bernadèta Sobirós [Bernadeto Subirús], al kiu laŭdire
aperis en Lorda [Lurdo] (france, Lourdes) la virgulino Maria. La dipatrino
kompreneble parolis al ŝi okcitane, ĉar Bernadèta ne komprenis alian lingvon.
Ĝuste la lingvo uzita de Maria estis faktoro malhelpanta, ke oni kredu la
miraklon!
La unua renkonto
Nu, ĉi-okaze mi iris Francion kun amiko, ne por praktiki la francan, sed
por serĉi spurojn de la okcitana lingvo, idiomo tute proksima al mia gepatra
kataluna (1) kaj tre facile komprenebla
por kataluno (2). Ĉiuokaze, mi antaŭe iom
lernis la etajn diferencojn inter ili.
Fakte ne estis malfacile trasekvi spurojn. Rapide en vilaĝoj kaj mezgrandaj
urboj oni aŭdas abomenan francan lingvaĵon, kiun scipovas maljunuloj. Eĉ
foje ni aŭdis la celitan lingvon, nepre ĉe olduloj. La unuan fojon, kiam
ni ĝin aŭdis, ni tuj eksidis ĉe apuda tablo de la kafejo, babilante okcitane
inter ni... kaj la homoj tuj ekparolis en ridinda franca. Ili hontis, ke
junuloj ilin aŭdis kaj kvazaŭ imitis. Aliloke, same en kafejo, ni pene mendis
kafolakton okcitane al nekomprenema kelnero kaj tiu ulo priridis nin – “hispanoj!”,
li nin moke mistaksis. Du minutojn poste la sama homo okcitane babilis kun
sia kunulo.
Rifuzinte paroli la francan – ni ĉiam uzis la okcitanan inter ni kaj kun
la ceteraj, kvazaŭ ni alian lingvon ne scius – ni ne ĉiam ricevis malagrablajn
reagojn. Plurfoje maljunuloj ege ĝoje respondis niajn stultajn demandojn
(“kie estas la panvendejo?”, “kie ni povas trinki akvon?”) kaj oni sentis
en iliaj varmaj kaj longaj respondoj nepriskribeblan plezuron senkaŝe paroli
la denaskan lingvon kaj vidi junulojn restantaj fidelaj al la hejma parolo.
Iam en panvendejo ni mendis panon okcitane. La okuloj de la oldulino ekbrilis
kaj ŝi komencis demandi ”ĉu blankan aŭ brunan panon vi deziras?”. Ni poste
petis paperon por kovri la panon: “Ho, jes, kaj papereton, por ke vi kovru
la panon”. Eliris juna virino el la eno de la vendejo kaj fikse rigardante
nin, ŝi seke blekis france: “Ĉu vi ĉiam parolas tiele?”.
En vilaĝa trajnostacio okazis alia interesa anekdoto. Ni demandis pri informo,
sed la staciestro respondis france. Ni ŝajnigis ne kompreni lin, pro kio
li alvokis la edzinon: “Ĉi tie estas eksterlandanoj, kiuj ne komprenas la
francan, sed parolas ĵargone. Diru al ili pri...”. La virino komence iom
hezite kaj poste tute senĝene klarigis ĉion kaj ni ekbabilis... Eĉ fine la
viro enmiksiĝis en la konversacion.
Lingvo kaj ĵargono
La okcitanan, kiun la homoj normale nomas ‘ĵargono’ – okcitane patoès [patués],
france patois [patŭá] –, plej ofte oni sentas kiel hontindan idiomon nur
uzeblan plej intime: en familio, kun la amikoj... aŭ kun la bestoj. Vi povos
aŭdi homojn ekscite neantajn, ke ili scias ion ajn pri tiu fiĵargono, sed
senkonscie parolantaj okcitane, en sia lingvo gepatra, al hundo aŭ bovino,
kiel (flanke) en la ĵusa franca filmo Milou en mai.
Fakte la esprimon ‘ĵargono’ oni ĝenerale uzas en Francio por tiuj ne-oïl-lingvoj
(3) tie parolataj (bretona, nederlanda,
germana, franko-provenca, korsa, okcitana, kataluna kaj eŭska), same kiel
por la aliaj oïl-lingvoj (pikarda, valona k.s.). Tial pli kleraj homoj foje
uzas aliajn esprimojn por nomi la okcitanan, laŭ la regionoj: provenca, limoĝa,
aŭverna, gaskona, biarna k.a. Ĉiuj ĉi estas variaĵoj de la sama lingvo, parolata
en grandega regiono enhavanta Bordeaux, Toulouse, Clermont, Valence, Marseille,
Nice – aŭ per iliaj aŭtentikaj nomoj: Bordèu, Tolosa, Clarmont, Valènça,
Marselha kaj Niça. Do, en preskaŭ la tuta suda triono de Francio. Kompreneble,
por kaŝi tiun fakton, la francia gênerala inspektado rifuzas ĉiun ajn lernolibron
enhavantan lingvan mapon de la ŝtato (4)
, instigas disdialektigon de la okcitana lingvo
(5) kaj distrumpetas la ‘apartismon’ de mistralaj provincanoj, malakceptantaj
la ortografian lingvo-normigon. Divide et impera (dividu kaj regu), diris
la romianoj...
Mi memoras pri okazo, kiam ni babilis kun maljunulo: li spontanee rimarkis,
ke vere la okcitana, kiun mi kaj mia kunulo parolis, kaj la patoès, kiun
li parolis, ege similis. Li ne povis identigi ambaŭ (ni tri fakte parolis
la saman dialekton!), ĉar la okcitana estas lingvo, dum lia ‘ĵargono’ ne
povus esti tia.
Statistikoj
Kaj en tiu vasta regiono, kiom da estas la parolantoj de la okcitana? Bedaŭrinde,
neniu scias, ĉar ĝuste pro hontemo de la lingvanoj estas malfacile fari
statistikon. Eĉ multaj homoj ne konscias, ke ili fakte scipovas ĝin (eĉ
se ili ĝin uzadas!). Ne ekzistas sento esprimi sin en aparta lingvo, sed
en misformaĵo de la franca. Tio evidente malĝustas, pri kio ĉiu libro pri
latinidaj lingvoj atestas, memstare almentante la okcitanan
(6). Cetere, franclingvano neniel povas kompreni ĝin.
Kiel ekzemplon mi citu ke, estante en vilaĝa festo, ni babilis kun organizanto
kaj muzikisto, kiam alvenis mezaĝa fremdulo. Li alparolis nin france, sed
ni lin kredigis ne kompreni. Li do, tre hezite, ekparolis okcitane, sed
post kelkaj minutoj li fluege vortumis: dum la tuta nokto ni babiladis.
Li havis nenian francan akcenton (ekz-e kartavaj roj). Malgraŭ tio, laŭ
li, li tute neniam antaŭe parolis okcitane, kaj ni ne sukcesis konvinki
lin, ke tio evidente ne estis ebla.
Sekve, la taksoj pri la nombro da parolantoj estas tre diversaj, sed ĝenerale
temas pri inter 9 milionoj (laŭ studo de la Eŭropa Konsilio) kaj 4 milionoj.
Ege multe ambaŭkaze (7).
Metodoj por persekuti lingvon
Estas interese analizi kiel la persekuto de la okcitana (preskaŭ) sukcesis
en Francio dum, ekzemple, tiu de la kataluna (ankoraŭ) ne sukcesis en Hispanio.
Estas fakte la metodoj uzataj de la ŝtatoj, kiuj fiksas la rezultojn, ĉar
ĝuste la okcitana sufiĉe bone fartas en Hispanio
(8) kaj la kataluna preskaŭ malaperis en Francio (krom ĉe ciganoj, kiuj
foje ĝin kredas sia genta lingvo!).
Kiam ni scias, ke fakte ĉiuj ĉi regionoj estis preskaŭ unulingvaj antaŭ
200 jaroj, sufiĉas analizi la plej proksiman historion por malkovri la kaŭzojn.
Substrekindas la konstato, ke la plej kruelaj malpermesoj ne multe efikas.
La reĝimo de generalo Franco [Franko] en Hispanio, per ties persekuto, ne
tiom malhelpis la katalunan kiel per puŝado de almigrantoj en Katalunion:
tio sukcesis krei du generaciojn de katalunoj ne scipovantaj legi nek skribi
en sia gepatra lingvo, sed ankaŭ enorman kontraŭstaron al la hispana, kiun
multaj malemas uzadi.
Fakte, ĉar la koncepto de lingvo estas intime ligita al tiu de kulturo,
okaze de konkurenco lingvo sukcesas, se ĝi fariĝas pli prestiĝa ol la alia(j).
En Okcitanio la lingvo malaperadas ne tiom pro tio, ke la infanoj en la
lernejoj transdonis azenan ĉapon al tiuj parolantaj ‘ĵargone’, sed ĉar la
tuta kulturo venas el Parizo per la franca, kaj ĉiu devas kaj akceptas kleriĝi
per tiu lingvo. En Katalunio tamen malmultaj taksis Madridon kulturcento
kaj la novaĵoj ofte alvenis rekte el Parizo, kiun multaj vizitis.
Estas mirige, ke la franca jakobenismo sukcesegis unu el la plej kruelaj
procedoj de koloniado en la tuta eŭropa historio... ĝuste per la instruado
de la “Deklaracio de la Homoj Rajtoj”. Jen, per la leĝo de la “12a de brumaro
de la jaro 3” de la franca revolucio, subskribita i.a. de Robespierre, oni
ordonis la devigan instruadon de la franca en ĉiuj vilaĝoj, “kie la homoj
havas la kutimon esprimi sin en fremdaj lingvoj”, kune kun tiu de la fama
deklaracio. Samtempe la leĝoj de la respubliko devis esti laŭtlegataj en
la loka lingvo, por ke la homoj komprenu (9)
.
La plej terura rezulto de tiu asimila politiko troviĝas sub la devizo ‘egaleco’
lanĉita de la franca revolucio. Laŭ la jakobenisma kompreno de tiu vorto,
la franclingvanoj neniel estu devigataj eĉ scii vorton pri la aliaj lingvoj
de la ŝtato, kaj des pli bone se neniu scias, ke aliaj ja ekzistas. La abundo
de lingvoj evidentigus kulturan diferencon, kio eble iam kontestigus la
idealiĝon de unueca franca nacio.
Tiel la vortoj ‘regionismo’ fariĝis insulto. Ĝi estas sinonimo de kontraŭdemokrateco,
ĉar ĝi atencas la valorojn de la sankta franca revolucio – netuŝebla, kiel
nia esperanta Fundamento. Mi neniel troigas, kiam mi diras, ke rapide oni
taksas tiujn iomete laŭtvoĉe defendantajn la ekziston de aparta kulturo
sub rivero Luaro, ‘rasistoj’!. Tial, por kataluno, la politikaj programoj
de la okcitanismaj partioj (tre malplimultaj, escepte eble en la regiono
de Pau [Paŭ]) ŝajnas ridindaj, ĉar ili neniel celas nacian agnoskon de Okcitanio,
sed nur lingvan.
Kiel perdiĝas lingvo
Fakte la Franca Revolucio markas nur mejloŝtonon en la malrapida malapero
de la okcitana kaj de la aliaj nefrancaj lingvoj de Francio. Ĝi rapidigis
la procezon, sed ĉefe oni devis atendi la lastajn jardekojn, kiam radio
kaj televido enigis la francan en ĉiujn franciajn hejmojn, por ekvidi la
disfalon de la okcitana. Se ĝin hodiaŭ ne nur komprenas sed ankaŭ parolas
ĉiu indiĝeno pli ol 50-jara (eĉ se ŝi aŭ li ne konscias pri tio), jam grandega
plimulto de gejunuloj nek ĝin komprenas nek ofte eĉ scias pri ĝia kaŝa pluekzisto.
Nur sporade en kelkaj regionoj kiel Biarn ĝi ankoraŭ restas surstate uzata.
Grave estas, ke multfoje la lingva ŝanĝo en familio okazis, kiam infano
ekiris al la lernejo: por ‘helpi’ la idon la gepatroj ekparolis france. Ĝuste
el tiu unua generacio de (preskaŭ) denaskaj franclingvanoj fariĝas multaj
okcitan-movadanoj. Temas pri homoj sentintaj dum sia infaneco kaj juneco,
ke oni ion deprenis de ili, ĉar kiam la tuta familio kunvenis okaze de festoj
kaj ĉiuj nature interparolis okcitane, ili ne povis partopreni...
Efektive, la nuna stato de la t.n. regionaj lingvoj en la francaj lernejoj
estas apenaŭ pli bona ol tiu de esperanto. La instruado povas okazi en la
ŝtataj lernejoj nur dum 2-3 horoj semajne, kiel aparta objekto, se instruisto
sin proponas. La lernantoj povas tiam elekti inter elektroniko, aŭtomobila
mekaniko, okcitana k.s. La instruado de aliaj fakoj en la t.n. “regiona
lingvo” oni neniel antaŭvidas. Ekzistas dek bazlernejoj en la tuta Okcitanio
(entute 376 infanoj en junio 1992 por 13 milionoj da loĝantoj), kie la instruado
okazas ekskluzive en la loka lingvo (10)
. Tiuj lernejoj ĵus eniris en ĉi tiu lernojaro la ŝtatan sistemon kiel municipaj
lernejoj.
La situacio de la okcitana en radio kaj televido estas same minoritata:
ekzistas nur kelkminutaj elsendoj dum la semajno. La plej ofta revuo estas
nur monata. Ĝin oni povas atingi nur per abonado en fermitaj rondoj. Koncernaj
lingvoj estas aĉetablaj nur en libroservoj de la okcitana movado.
Kiel savi lingvon
Plimultaj kleraj francoj respondas pri la nuna stato de la disfalanta okcitana,
ke oni nenion povas fari al tio, ke la homoj ne amase postulas lernejojn,
radiojn, televidajn elsendojn en sia gepatra lingvo. Al tio ni devas repliki,
ke ĝuste la franca instrusistemo plane kaŝas la ekziston de aliaj lingvoj
en la ŝtato. Necesas enkonduki la lernadon de la okcitana kiel integran
parton de la instrua programo (i.a. per revizio de la historio instruata
en la lernejoj), kio permesus pli altan takson de la lingvo – kaj entute
ĝian agnoskon fare de la parolantoj mem. Sen ŝanĝo de la subprema ŝtatpolitiko,
la okcitana havas nigran estontecon.
Temas pri vera kultura genocido en unu el la, laŭdire, plej kulturaj ŝtatoj
de la mondo. Tial ni ne povas taksi tion eraro, sed krima lingvomurdo. La
franca ŝtato havas la devon interveni por ŝanĝi tiun situacion, kiun ĝi
kreadis dum jarcentoj. Ne temas pri ia romantismo, sed pri la rajto de ĉiu
homo resti tia, kia ĝi estas, por gardi sian identecon. Finfine, la fakto,
ke okcitanoj gardadas sian lingvon malgraŭ ĉiuj premoj signifas, ke ĝi estas
ne malhavebla parto de iliaj memoj.
Ni finu per tio, ke oni ankoraŭ kantas okcitane, kaj ke folkloraj grupoj
(kun eĉ tute novaj kanzonoj) estas tre aprezataj. Eble tiel, iom post iom...
Notoj
(1) La katalunan lingvon
denaske parolas ses milionoj da homoj en tri ŝtatoj. Ĝi estas la nura ŝtata
lingvo de Andoro kaj oficialas, kune kun la hispana, en tri hispaniaj aŭtonomaj
komunumoj, kie ĝi estas majoritata: Katalunio, Valencio kaj Majorko.
(2) Laŭ kelkaj okcitanoj,
la kataluna estus dialekto de la okcitana, kio estas pravigebla.
(3) Oïl-lingvo:
Franca lingvo, kiel ĝi estis parolata en norda Francio (Oïl estas
la malnova franca vorto por oui (jes), kiu estis uzata nur en la nordo).
(4) Garriga i Trullols,
Enric: “Okcitanio” en Etnismo n-ro 26, 1980 12 20.
(5) Etnismo
n-ro 19, 1975 11 01.
(6) La diskuto eventuale
estas, ĉu la gaskona apartenas al la okcitana dialektaro. Neniu diskutas
tion en Okcitanio mem – eĉ ne la gaskonoj.
(7) Tiuj nombroj ja
ne entenas la katalunojn. Cetere, nur en Italio, kie nuntempe oni diskutas
leĝon pri minoritataj lingvoj, oni taksas la okcitanparolantoj ĉ. 150 000
sur malgranda teritorio en la Piemonta distrikto.
(8) En hispania Katalunio
ekzistas eta komunumo okcitanlingva. La 6000 enloĝantoj de eta monta valo
(Val d’Aran) ĵus ricevis specialan statuton por uzi kaj lerni sian lingvon,
kiu teorie fariĝis la ĉefa oficiala lingvo surloke. Oni antaŭvidas, ke post
unu-du jaroj estiĝos ekzameno pri la okcitana deviga por ĉiu ano de la valo
por eniri en universitaton.
(9) Larzac, Joan:
Descolonisar l’istòria occitana, Institut d’Estudis Occitans, collection
A Tots, 1997, 232 p.
(10) L’Occitan
, septembro-oktobro 1991.
|