|
Carles Riba i Bracons
(Barcelona, 1893-1959)
Verkisto kaj humanisto. Li studis Juron kaj Beletron. Premiita
en 1909 dum la Internaciaj Floraj Ludoj por sia esperanto-poemo Nu
. En 1911 li venkis en la katalunaj Floraj Ludoj en Girona. Instruisto en
la Bibliotek-lernejo. Inter 1923 kaj 1932 li laboris super la preparado de
la normvortaro de la kataluna lingvo kaj fariĝis daŭriganto de la tasko de
Fabra en la Instituto pri Katalunaj Studoj. Profesoro pri greka lingvo kaj
vicprezidanto de la Institucio de la Kataluna Beletro. Ekziliĝis al Francio
(1939-1943). Sendiskuta proparolanto de la kataluna intelektularo en la poezi-kongresoj
en Segovia, Salamanca kaj Santiago (1952-1954), vekintajn la intereson de
la kastiliaj intelektuloj pri la kataluna kulturo. Verkis proze kaj eldonis
seriojn de porinfanaj rakontoj, kaj tradukis same klasikajn kiel modernajn
aŭtorojn. Lia poetiko komenciĝis per la Unua selvo-libro* (Primer
llibre d'estances, 1919), kie li evidentigas koncepton de poezio kiel kultur-eksperienco.
Enkadrita en la Naŭcentisma skolo, li prilaboris poezia mondon subaze de
modeloj diversaj: la grekaj klasikuloj, la trubaduroj kaj certaj modernaj
poetoj, kiel Hölderlin. En lia Dua selvo-libro (Segon llibre d'estances,
1930) la modeloj estas pli personaj kaj eksperienc-densaj, sed en Tri
suitoj (Tres suites, 1937) li ŝajne forgesas la antaŭan tonon kaj kreas
hermetan lirikon. La travivaĵoj de la milito kaj ekzilo naskis la Elegiojn
de Bierville (Elegies de Bierville, 1943), kie li eksponas religiajn
spertojn, kion li reprenos en Sovaĝa koro (Salvatge cor, 1952), unu
el la pintoj de la nuntempa kataluna poezio. Kiel lia poezio, lia kritika
laboro aliĝas al la eŭropa postsimbolismo. Temas pri kritiko sur intuicia
bazo postulantan simpatian komprenon.
* Selvo: Kombino de sep- kaj dekunu-silabaj versoj sen difinitaj
nombro kaj ordo. Tre uzataj en esperanto de Miguel Fernández en lia libro
El miaj sonoraj soloj.
|