|
Ŝako al armeo
Intervjuis: Felip Artero i Lozano, Hektor Alos i Font
Aperinta en Kontakto
La jaron 1936, generalo Millán Astray [milján astráj]
jene pafis dum la malfermo de la kurso en la Universitato de Salamanko: "Vivu
la morto! Mortu inteligento!". Armeo kaj polico montriĝis ĉiam inter la plej
reakciaj potencoj en la hispana ŝtato, tiel ke ĝeneraliĝis vasta sento kontraŭ
ili. Hispaniaj junuloj ekorganiziĝis kontraŭ deviga rekrutado fine de la
70aj jaroj. De tiam, tiu agado fariĝis la plej amasa junulara movado kaj
serioze minacas kolapsigi la strukturon de la hispana armeo: en 1979, unua
jaro de la demokratia konstitucio, 550 junuloj sin deklaris konscienc-rifuzantoj;
en 1991 ili jam estis 28 051; kaj 1993, 68 209, kiu reprezentas trionon de
la jara kontingento. Tiu ĉi movado ne same fortas tra la tuta ŝtato: Eŭskio
pli ol duono de la viraj junuloj rifuzas militservi; katalunoj ne multe postrestas
eŭskojn kaj, laŭ nia scio, nur unu kataluna membro de Kataluna Esperanto-Junularo
(KEJ) militservis.
La ministerio de Defendo antaŭvidis po 30 000 rifuzantojn
jare, kio jam estas komplete superita. Krome, la kreskoj de 50% jare de la
nombro de rifuzantoj en la lastaj tri jaroj, dum aldone ne kreskas la entuta
kvanto da junuloj pro demografia stagnado, minacas la tutan strukturon de
la armeo pro la malpleniĝo de kazernoj.
Juna vira posedanto de hispana pasporto nuntempe devas
alfronti devigan 9-monatan militservon. Se li rifuzas, ekzistas por li du
ĉefaj eblecoj, unu leĝa kaj la alia malleĝa. La unua estas plenumi socian
servi dum 13 monatoj, dum la dua, malleĝa, estas malobei kaj al militservo
kaj al sociservo. Jam 7 000 junuloj fariĝis malobeantoj, kvankam ili riskas
pli ol du-jaran prizon-punon. Ambaŭ elektoj ĝuas larĝan socian apogon: asocioj,
episkopoj, sindikatoj, partioj, urbestraroj subtenas tiujn elektojn.
Pro tiuj ĉi premoj la registaro devis plurfoje reagi:
en la lastaj 15 jaroj la daŭro de la militservo mallongigis trifoje, kaj
ĵus anonciĝis nova reglamento, kiu permesos al la soldatoj servi proksime
de iliaj hejmoj (malkiel nuntempe, kiam ili ofte estas senditaj en aliaj
regionoj), ke ili dormu ĉe si, kaj enkondukas 8-horan labortagon por ili.
Malgraŭ tio, ĉi-jare la kresko en la nombro de la rifuzantoj neniel malaltiĝas.
La kaŭzoj de rifuzo de militservado estas multnombraj:
religiaj, politikaj, praktikaj. Nuntempe la kolapso de la deviga anstataŭa
civilservo pro la grandega nombro de aliĝoj igas, ke multaj konscienc-rifuzantoj
sukcesas fari neniun servon, laboretas hejme aŭ deĵoras unu-du tagojn semajne
en oficejo.
La solvoj, kiun oni proponas, estas same buntaj. Estas
kiuj pledas por homigo de la militservo; aliaj deziras ekskluzive profesian
armeon, sen konskripcio; triaj revas pri nuligo de la armeo.
Per serio de ses intervjuoj. ni esperas, ke vi pli profunde
konatiĝos kun tiu ĉi impresa, bunta kaj neperforta movado.
Neperforta vojo kontraŭ armeo
Xavier Rodon i Morera [ŝaviér rodón i morera]
studis muzikon, kvankam li laboras kiel librobindisto. Kun sia kunulino,
Gemma Armadans, li organizas ĉiujn aranĝojn de KEJ. Xavier apartenas al la
unua generacio de la kontraŭ-milita movado, kies historion li rakontas al
ni.
La jaron 1979-80, kiam mi rifuzis militservi, leĝis nur la
Reĝa Dekreto de la jaro 1976, kiu akceptis ekskluzive religi-argumentan rifuzon
de militservo. Eksterleĝe sed "oficiale" estis starigita de tiama ministro
pri Defendo iu "interna ordo" (tiel konata ene de la kontraŭ-militserva movado),
laŭ kiu ĉiuj rekrutoj petantaj konscienc-rifuzan statuson eniras de nun "prokrastitan
ensoldatiĝon" atende de nova leĝo, ĉar evidentis eĉ por la ŝtato, ke ĉi 1976-a
leĝo tute malutilis antaŭ novaj cirkonstancoj (ekkresko de malekleziula rifuzado
fronte al sekta aŭ eklezia, kiel estis la kazoj de Atestantoj de Jehovo).
Kurioze kaj "danke" al ĉi senleĝa provizora situacio mi povis
senprobleme kaj sen ekscesaj burokratiaĵoj validigi mian kontraŭ-militservan
rifuzon (sola ĝeno estis, ke kelkaj fifunkciuloj jen "patrin-milde" klopodis
min konvinki militservi, jen sarkasme taksis min "kriplulo"). En la loka
rekrutejo kaj en la barcelona rekrut-registrejo mi bezonis nur parolan deklaron,
pri kiu oni eĉ ne postulis al mi aldonan ideologian klarigon aŭ eksponadon;
pli streĉige estis la atendo de novaj leĝaj eventoj aŭ politikaj renversoj,
kiel estis la fiaskinta armea puĉo, la jaron 1981, kiu tiam plifortigis mian
decidan milit-rifuzemon.
Nova leĝo venis post kelkaj jaroj (1984) aprobita de la registaro
de Felipe González [Gonsales]; ĝi enhavis tute ne akcepteblajn elementojn
eĉ suspekte nekonstituciajn: postulo de ideologiaj pravigaj argumentoj, neakcepto
de konscienc-rifuzado kiel rajto, ktp... kio incitis nin ĝin rifuzi unuiĝe,
pere de kolektiva deklaro sendata al oficejo pri reguligo de konscienc-rifuzado.
En ĉi deklaro ni manifestis nian rifuzon militservi kaj akcepti ĉi leĝon en
ĝia nuna redaktado.
Ŝtata respondo venis nur jaron poste kaj pere de ĝi mi kaj
plimulto estis oficiale akceptitaj de ĉi oficejo: paradokse!
Kiu estis via partopreno en la tiam kreiĝanta
kontraŭ-militserva movado?
Mi aktiviĝis duflanke: plej intense en loka grupo kaj plej
intermite ĉe nacia asocio.
Ene de la fortege demokrata asembleismo de ĉi movado, ni
diskutadis ideologiajn kaj agajn gvidliniojn, planis kontraŭ-militservajn
kampanjojn, kreis solidarigajn retojn kaj informis rekrutaĝajn junulojn.
Speciale mi memoras ĉe la strat-agada apartaĵo iaman neperfortan okupadon
de armea fortikaĵo en Barcelono por disvastigi niajn kontraŭ-leĝajn postulojn.
Kial, laŭ vi, jam tiutempe kontraŭ-militservado
fariĝis amasa?
Mi preferus aserti ke ĝi estis pli entuziasma ol multnombra:
fakte ĝia interna disvolviĝo montris gravajn ideologiajn krizojn kaj skismojn,
sed tamen veras, ke la foje inĝenie planitaj strataj kampanjoj grande favoris
la disvastigon de nia movado en la amaskomunikiloj kaj vekis fortajn simpatiojn
en la publika opinio.
Kial vi fariĝis konscienc-rifuzanto?
Nuntempe mi maturigis -aŭ plej precize enprofundigis- miajn
kontraŭ-militservajn ideojn, malsistemigante kaj nuancante mian "principaron",
sed tiam, en mia kontraŭ-milita engaĝiĝo, duboj ne tro surŝvebis miajn pensojn:
mi ensuĉis avide-fide ĉiujn verkojn de Thoreau, Tolstoj, Gandhi, J.M. Muller,
Gonzalo Arias kaj Lanza del Vasto. Fine rolis mia admiro al neperforta strategio
kaj al enbranĉigo de ĉi teorioj: komuneca vivstilo, alternativo de mikrosocio
kaj influo de transcenda moraleca humanismo en sociajn strukturojn. Verŝajne,
dekomence mia tiama konscienc-rifuzo estis pli memkona morala inklino ol reale
politika decido.
Vi vivis dum sufiĉe multaj jaroj en duone
ekster-leĝa, tute necerta situacio. Ĉu vi ion timis?
Eble mi naivegis aŭ tro entuziasmis sed mi neniam timis punon
aŭ malliberigon; anstataŭe mi sentis-fidis, ke nia movado jam tro decide
vekis simpatiojn kaj avangardis pozitive (la sento ke ĝenerale kaŝa simpatio
aŭ espero je nia movada strategio malebligos ĉian tro punan ŝtatan respondon...
). Kaj fakte la ŝtato ĉiam ŝtupigis sian reagon (ruze aŭ ne) laŭ siaj strategioj
kaj interesoj sed neniam ĝi estis rekte aŭ tro evidente perforteca. Miaopinie,
tio parte ŝuldiĝis al efiko de neperforta strategio adoptita de la konsciencrifuza
movado.
Fakte, dum kion da jaroj tiu provizoreco daŭris?
Kiel vi kaj via familio travivis tiun situacion?
Malcerteco pli malpli ekzistis dum 8-9 jaroj ĝis kiam mi
ricevis leteron informanta pri mia nova rezerveca stato la jaron 1989. Sed
pli precize la unuaj jaroj estis interese streĉaj ĉar antaŭ ĉi konfuziga
situacio mi devis barakti kontraŭ memizoliĝo kaj rezulte de tio venis la
unuaj kontaktoj, asociiĝoj, enasociaj diskutegoj, ktp. Danke al tiu provizoreco
mi eklernis ensociiĝi alternative kaj fleksebligi miajn dialogajn starpunktojn,
kio finfine -tiel mi perceptas- pli firmigis mian maturiĝon ol eventuale
estiĝus ĉe obeema certeco ene de militservado: mi ne sentis la neceson provizi
min per la mito, ke nur militservado kaŭzigas respondecan maturigon, mi opiniis
male.
Rilate la reagon de mia familio: ili kompreneble preferis
por mi kiel eble plej certeca kaj senproblema situacio ĉe militservo, sed
dankinde ili sciis ne tro entrudiĝi en mian decidon (eĉ pli merite se konsideri
la sufiĉe forte dekstrisman ideologion de mia patro!); ili timis nur mian
fizikan endanĝeriĝon sed pro manko da forto aŭ volo ne trovis sian rajton
"moral-diskursi" min.
Kiel vi plu rilatis al la konscienc-rifuza
movado post via amnestiiĝo? Kiel ĝi disvolviĝis post tiu limpunkto?
Mi estis amnestiita en 1989, kiam oni deklaris min rezervulo.
Tiel ke ĉi amnestion preskaŭ ĉiuj antaŭvidis dume jam ekruliĝis la interna
debato ene de la kataluna kontraŭ-militserva movado depost la aprobo de la
leĝo en 1984. Tiam aperis diversaj tendencoj kaj organizoj kaj oftiĝis la
kontaktoj kun politikaj eksterparlamentaj organizaĵoj, ĉefe anarkiismaj kaj
komunismaj. Kvankam mia aktivado plu daŭris ĉi jarojn, mi ekmalŝatis tro
cedi al, laŭ mi, ekaŭtoritatiĝintaj sintenoj de kelkaj influaj membroj de
la tiama movada ĉeforganizo. Krome, estis la ĉiam plej ofta flankenlaso de
neperforteco en la asembleaj deklaroj, plus la partieca etoso enkondukita
de komunismaj partioj. Estis tro grandaj premoj agi ĉiam kolektive eĉ en
ideologia apartaĵo. Laŭ mia tiama penso nia movado nun rolus efike pere de
solidara enretigo de ĉiuj diversideologiaj asocioj surbaze de neideolgiaj
komunaj starpunktoj.
Ĉi amnestio klare kaj decide krizigis la ĝis nun pli-malpli
unuiĝinta movado sed ĉi sekvo estas tute logika ĉar ĉe la decida horo ĉiu
membro devis ne nur priatendi sian kolektivan membriĝon sed ankaŭ sian konsciencon.
Povas esti ke multaj profitis la komfortecon civilservi aŭ resti amnestiitaj
kaj definitive fermi ĉi plurjaran aktivadon (kion mi absolute respektas),
sed multaj aliaj ekaktivis en aliaj kontraŭ-militismaj frontoj, ne tiom strikte
konscienc-rifuzaj. Krome, mi opinias ke ŝtato pli-malpli demokratia ĉiam ruze
uzos siajn proprajn ilojn por bremsi ĉiajn kontraŭstarajn agadojn/frontojn
eĉ fronte al radikaluloj kontraŭ konskripciuloj sed malfacile evitos grandiĝantan
kontraŭ-militistan kontaĝon ĉe amas-konscienco, kiu eniris nian socion ekde
la apero de unuaj konscienc-rifuzantoj.
Tiu ĉi amnestio finevidentigis nun la jam ekzistanta malunuiĝan
procezon disdividanta la movadon. Sed kvankam ĉi movado pluvivis-as stumble,
la konsekvencoj de plurjara, jen individua jen kolektiva agado efikas eĉ
mirinde: oni rigardu kaj esploru lastajn statistikojn pri kontraŭ-militserva
amasopinio ĉe junuloj, kiuj indikas eĉ esperon pri kresko de ĉi tendencoj.
Por civilservo
Xavier Rodon estis la unua konscienc-rifuzanto,
kun kiu konatiĝis la sekva intervjuito, Jordi Armadans i Gil [ĵordi armadáns
i ĵil], antaŭ ol li mem same enpaŝis. Li estas 26-jara KEJ-membro, ĵurnalisto
kaj studento pri politiko. La jaron 1986 li fariĝis rifuzanto kaj amnestiiĝis
en 1988.
Kiu estas via opinio pri civil-servado kaj malobeo?
Tiel kiel la miltservo estas strukturita (daŭra kunvivado
sub rigida armea disciplino), ĝi fariĝas iaspeca eksperimento de socio, kie
valoroj, kiel aŭtoritatismo, blinda obeado, disdegno de la homa vivo, perfekte
kombiniĝas kun vertikala strukturo, militisma kaj neniel partopreniga. Tiujn
ĉi dinamikojn enigas la junuloj, kiuj poste, pli aŭ malpli, vole-nevole,
reproduktados en sia socia disvolviĝo: familio, laboro, aosciismo... Estas
pro tio, ke ĉiam mi pensis, ke la atingo de veraj Civilaj Servoj kun strukturo
kaj karaktero alternativaj kaj neperfortaj (sendepende de la ebleco de sia
ekzisto en la kadro de la leĝaro) povas ĝuste helpi diskonigi kaj disvastigi
novajn valorojn, novajn strukturojn, fakte novajn homajn modelojn de kolektiva
organiziĝo, socia kaj politika.
Kvankam mi ĉiam kontraŭstaris la nunan leĝon, la fakto estas,
ke ĝi permesis realigi sociajn servojn en ne-registaraj organizoj kun alternativa,
pacifista kaj ekologiisma karakteroj. Tial nombro da homoj kredis je la neceso
labori kontraŭ la leĝo diskojnante ĝin en siaj propraj fendoj: promocii civilajn
servojn efektive alternativajn (kaj, do, ne akcpeti la pure admnistrativajn
postenojn, kiuj povus forpreni laborpostenojn) per kontaktoj kun ne-registaraj
organizojn kaj vaste diskonigi la rajton konscienc-rifuzi, tiel kegrandnombra
kresko kreus dilemon al la aŭtoritatuloj (Fakte, tio okazis antaŭ nelonge,
kiam la atingitaj niveloj de konscienc-rifuzantoj nete superas tiujn de la
resto de Eŭropo). Tamen, por ke la junularo ekakceptus konscienc-rifuzi estis
necese disponigi al ili validajn instrumentojn, ne proponi al ili heroajn
vojojn de absoluta ribelo kontraŭ la leĝoj.
Ĉu vi kredas, ke la ŝtato rajtas disponi de 13 monatoj
de la vivo de rifuzanto?
Por mi, kion mi plej multe malŝatas de militservo estas ĝis
milisma kaj genocida karaktero, ĝis profunda subvalorigo de la homa vivo.
Evidente, ankaŭ ĝia deviga aspekto ne plaĉas al mi, sed mi opinias eraro
kritiki kaj kondamni same militservon kiel civilservon en popola pacisma
asocio. Antaŭenmeti la demando de devigeco de la militservo kaj samtempe
duonrangigi la kontraŭmilisman kritikon, kiel kelkaj kontraŭ-konskripciaj
organizoj faris, estas grava eraro. Ĝi kondukas al malobeado, kiu estas tre
radikala kaj laŭdinda je persona kaj formala niveloj, sed tre ambigua kaj
mankanta de enhavo en ideologia nivelo.
Kontraŭ diskriminacio
Jordi Moliné [ĵordi moliné] estas 24-jara
magazenisto. Li fariĝis konscienc-rifuzanto la jaron 1989. Post plenumi la
civilan servon dum 12 monatoj, semptembre 1991, li forlasis ĝin malakorde
kun ĝia pli granda daŭrigo (18 monatoj) rilate militservon (12 monatoj).
Li estas la unua konscienc-rifuzanto, kiu malobeis la konscienc-rifuzan leĝon.
Nuntempe, kiel li, kvindeko da katalunaj junuloj decidis ne plentempe labori
en civila servo. Necesas aldoni, ke post la lasta reformo al la konsciencrifuza
leĝo militservo longas 9 monatojn kaj civilservo 13. Jordi membras kaj aktivas
en popolaj kristanaj grupoj kaj en la ĉefa sindikato en Katalunio.
Kie vi plenumis la socian servon?
En ne-registara organizo, kiu nomiĝas JOBAC (Kristana Junularo
el Laboristaj Kvartaloj de Katalunio). Mia tasko estis dinamismigi iomete
la agadon de la asocio kaj krome konsciigi kaj disvastigi la ideojn de konsciencrifuzado
kaj paco al la homoj en la asocio kaj ekster ĝi, per prelegoj kaj dosieroj.
Kian sencon havas komenci civil-servon kaj
ĝin forlasi jaron poste?
Ekde la komenco mi asertis, ke mi ne kontraŭstaris socian
servon se ĝi estis paca alternativo al militservo. Kio ne sencas, diskriminaciiĝi
kompare tiujn, kiuj militservas. Mi ne aprobas la nuntempan leĝon, ĉar puniva
kaj diskriminacia multsence: mi ne akceptas ke socia servo daŭras pli da,
ke ĝi okupas laborpostenojn, ke oni devas beni viajn kialojn por militrifuzi,
aŭ ke neniu rajtas konsciencrifuzi jam komencinte la militservon. -Tiel,
ĉu vi konsentas kun la plenumo de sociservo?
Jes, nur kiam ĝi enkadriĝas ene de kion mi pridetalis: klara
alternativo al militservo, alternativa kaj pacisma enhavo kaj kiam ĝi ne
implicas diskriminacion por la rajtoj kaj kondiĉoj de soldatoj (sama daŭrigo,
sama kodo de punoj -pli por civilservantoj ol por militservantoj-).
Komence ŝajnis, ke mi devus militservi ĉe Ruĝa Kruco kaj
tial mi pripensis ne kunlabori, ĉar mi ne akceptas civilservi en asocio oficialisma,
vertikala kaj sufiĉe armeigita, kia estas Ruĝa Kruco. Poste konstatinte,
ke mi servus en ne-registara organizo mi decidis eniri ĝin.
Foje oni diras, ke ni kiuj plenumas soci-servon ne deziras
riski tiel kiel malobeantoj [al ambaŭ servoj]. Tio estas, ke ni funde pensas
samkiel ili sed ni estas malpli kuraĝaj, ni timas riskon. Eble tio certas
por kelkaj kazoj, sed ne en la mia ĉar mi antaŭplanis ne civilservi kaze
ke la destino estus la administracio, okupi laborpostenojn aŭ ne plene taski
alternative.
Ĉu via ago povus kompariĝi al tiu de militserva dizertanto?
Ne. Mi ne dizertis. Mia forlaso estis nekonsenta ago fronte
al leĝo kiun mi taksas maljusta. Dizertado signifas ne plenumi, sed mi plenumis
kion mi konsideris justa, jaron da socia servo (same kiel tiam plenumis militservantoj).
Okazas, ke mi pensis maljusta plenumi pliajn ses monatojn nur ĉar mi estas
konscienc-rifuzanto.
Kio okazis viakaze, la ununura procezo okazigita pro ne
finfaro de civila servo?
Mi devis ĉesi la dekduan monaton de sociservado, sed pro
burokrataj problemoj mi tion faris du tagojn antaŭ la dektria monato. En
la momento, kiam juĝistino kiu zorgis pri mia kazo vokis min, jam ekvalidis
la reformo de la konscienc-rifuza leĝo kaj la socia servo reduktiĝis al dektri
monatoj. Juĝistino, por eviti problemojn al mi, decidis apliki tiun reformon
kaj novan regularon miakaze kun retroaktive.
Rememoroj de eks-soldato
"Neniam mi vidis pli da drinkuloj kaj droguloj"
Ni volas tamen prezenti alian flankon de la monero. Joan
Ferriol Masip i Bonet [ĵuán feriól masíp i bonét] estas 24-jara komputisto
kaj grafikisto. En novembro 1988 li ekmilitservis. Li estas preskaŭ unika
kazo en KEJ: laŭ nia scio, li estas la nura nuna kataluna membro de KEJ,
kiu iam soldatiĝis. Lia militservo tamen longis nur kvin monatojn, anstataŭ
la tiama deviga tuta jaro.
Vi longe pesis, ĉu akcepti aŭ rifuzi militservon. Fine
vi iris en kazernon. Kial vi tion decidis?
Kiam mi devis militservi, ekis la modo de malobeado: la konscienc-rifuzantoj
ne estis bone taksitaj de kelkaj, ĉar rifuzi miltservon ja ne estis rifuzi
armilojn aŭ armeojn, sed rifuzi submetiĝi al la hispana ŝtato, rifuzi esti
sklavo dum unu jaro... Tial do mi havis tre klara la ideon, ke, se vi rifuzus
militservi, mi rifuzus ankaŭ la anstataŭan servon kaj mi irus en malliberejon.
Dum tiu tempo mi agadis en kontraŭ-militserva movado kaj partoprenis kelkajn
protestojn. Sed fine mi alprenis la plej komfortan decidon: mi decidis militservi,
aliel mi perdintus mian laboron. Ankaŭ miaj gepatroj influis en mia decido:
ili preferis, ke mi soldatiĝu kaj post unu jaro, mi forgesu la aferon anstataŭ
ricevadi konstantajn vizitojn de la polico hejme, por ke fine oni juĝu min
kaj enkarcerigu.
Kiel viaj amikoj akceptis la decidon?
Ili akceptis ĝin tre bone. Oni komprenis mian kialojn. Ili
tre helpis min elteni la inferon de la kazerno. Mi kredas, ke la amikoj konsentis
pli ol mi pri mia decido.
Kia estis la etoso inter la kamaradoj dum
la militservo?
Mi militservis en Saragoso (nun ĝi estas tute hispanlingva
urbo, kvankam ekzistas kelkaj aragon-lingvanoj). Sed en la kazerno duono
de la soldatoj estis katalunaj kaj alia duono, valenciaj; nur estis kelketaj
hispanlingvanoj, la aliaj ĉiu, katalunlingvaj. Komence estis malpermesite
paroli "nekompreneblaj kaj nekonatajn dialektojn": estis devige paroli la
hispana, sed fakte inter ni, ĉiuj parolis katalune (eĉ pluraj hispanlingvanoj,
kiel sekreta lingvo antaŭ la estroj). La militistoj ne sciis, kion fari.
Kiam ili diris "Ĉesu paroli katalune!", oni respondis "Pardonu, sed ni parolas
valencie". Kiam ili diris "Ĉesu paroli valencie!", oni respondis "Pardonu,
sed ni parolas katalune". Unue oni intencis aresti tiujn, kiu ne parolis
la hispanan, sed finfine ili tion ne povis fari, aliel la tuta soldataro
estus arestita. Eĉ foje valencia serĝento direktis defiladon katalune.
Tio estas unu ekzemplo de kion oni faras tie por ne sentiĝi
tiom kulpa. Estas aliaj. La tagon, kiam ni devis ĵuri fidelecon al la hispana
flago "ĝis la lasta guto de nia sango", ene de nia ganto ni metis katalunan
flageton. La rito estas, ke ĉiu soldato devas preni unu post la alia la hispanan
flagon kaj kisi ĝin, sed anstataŭ ilian standardon ni kisis nian fingron,
kiu kaŝis nian flageton. Kiam ĉiuj devis unuvoĉe ĵuri fidelecon, perfekte
aŭdeblis krioj en la kataluna dirante "Iru feken!".
Vi tamen ne eltenis la armean sistemon. Kio
okazis?
Post iom da tempo ene, oni alkutimiĝas al la tiea infera
vivo, eĉ oni povas ĝui ĝin. Tio estas psikologia defendo. Sed fakte mi sentiĝis
kulpa kaj mi provis ĉiujn eblecojn por liberiĝi. Fine, mi iris al psikiatro:
certe mi ne psikologie bonfartis, sed mi egigis mian senton. Dank' al la
psikiatro kaj al pasto, kiu multe helpis min, oni konsideris min psiko-neŭroza
ulo ne taŭga por armeo. Post kvin monatoj mi liberiĝis kaj reiris hejmen.
Kiel vi mem agus post via sperto: ĉu vi militservus
aŭ rifuzus? Kion vi konsilus fari al iu alia?
Mi tute ne scias kaj tute ne volas rekonsideri tion. Nun
mi estas trankvila, ĉio jam pasis. Malfacilas alpreni tian decidon. Estas
nur du eblecoj: aŭ vi decidas militservi aŭ civilservi kaj post tio vi jam
restas trankvila, aŭ vi decidas agi laŭ via pensmaniero kaj rifuzas tion
-tiam vi atendos dum multe da tempo juĝon, sen scii, kiam vi eniros malliberejon
kaj kion longe vi restos tie. Fakte, se vi decidas servi, mi konsilus al
vi civilservi, ĉar en kazerno oni instruas esti ŝafara ŝafo kaj fininte vi
ne estas la sama kiel antaŭe.
Ĉu tion oni lernas dum militservo?
Tie, oni instruis al ni, ke Hispanio estas unu, ke nia devo
estas konservi tiun unuecon, ke la ĉefa kialo de la armeo estas, ke Hispanio
ne disrompiĝu, kaj oni montris al ni la ekzemplojn de la eŭskoj kaj katalunoj,
kontraŭ kiuj ni devos batali, se ili kuraĝus minaci la sanktan patrujan unuecon.
Kaj krome, oni sentiĝas tre tre humiligita. Tie vi lernas sentiĝi ŝafo en
la grego, ĉar oni ne humiligas nur vin, sed ĉiujn samtempe, kaj vi tute ne
povas reagi kontraŭ tio: vi ne estas homo, sed soldato; vi devas lerni ne
pensi, sed obei. Finfine, por ne sentiĝi senpova, oni iĝas roboto: sen pensi,
oni estas pli feliĉa. Nenie mi vidis pli da drogoj kaj alkoholo ol en la
kazerno; neniam mi vidis tiom da drinkuloj kaj droguloj kiel tiam.
La movado de malobeado
La movado de malobeado estas unu el la plej
gravaj fenomenoj en la hispania kontraŭ-rekruta movado. Kiel dirite, jam
7000 junuloj rifuzis ĉian armean aŭ civilan servon spite al prizon-punoj
de pli ol du jaroj. Kvankam nuntempe sepdeko da malobeantoj estas malliberibigitaj,
plej ofte prokuroroj kaj juĝistoj preferas ne agi kontraŭ ili, atendante
ke la registaro ne plu postulu enkarcerigon de la malobeantoj.
Josep [ĵuzép] Maria Moragriega i Andrés studis Geografion
kaj Historion en la Universitato de Barcelono. Nuntempe li deĵoras kiel instruisto
kaj tiufake okupiĝas pri sindikata agado. Samtempe li membras en la Gej-Liberiĝa
Fronto de Katalunio. Josep Maria aktivas en la kontraŭ-militisma movado de
antaŭ sep jaroj kaj pri tio ni longe babilis en Barcelono. La jaron 1988,
li fariĝis unu el la unuaj junuloj, kiuj kolektive rifuzis militservi kaj
iĝis malobeantoj. Poste venis karcero, sed fine - la sopirata normaleco en
la vivo kaj la fiero esti avangardo en senprecedenca movado por paco.
Ĉe ni, de ĉiam ekzistis movado de rifuzo al deviga militservo.
Barcelono fariĝis en 1909 la unua ĉefurbo bombardita de aviadiloj, dum la
t.n. Tragika Semajno, kiam barcelonanoj rezistis por ne partopreni militon
en Maroko. En la Hispana Ŝtato, la kontraŭ-militisma movado evoluis al tio,
kion ni nomas malobeo. Alvenis momento, kiam la lukto-perspektivoj kontraŭ
la hispana armeo neprigis renovigon de la ĝistiama konscienc-rifuza taktiko.
Tiu momento estis en 1987 kiam la hispana registaro aprobis leĝon regulantan
la konscienc-rifuzadon. Tiam en nia movado okazis debato por kontraŭstari
tiun leĝon ĉar por ni, ĝi ne estis la vera alternativo. Tiu leĝo devigis
junulojn rifuzantajn militservon plenumi Anstataŭan Socian Servon, kiu karakteriziĝas
per tio, ke ĝi signifas devigan punon, havas regularon identan al la armea
disciplino kaj daŭras pli ol militservo mem. Ĝi estas ankaŭ kontraŭsocia
servo forprenanta laborpostenojn, kiujn devus plenumi la senlaboruloj. Tiu
leĝo respondis nur al restrukturiĝo de la senprestiĝinta hispana armeo. Tial
ni decidis krei novan praktikon de civitana malsubmetiĝo ne-perforta, kiun
ni nomas malobeo. Per la malobeo ni kontraŭstaras kunlaboradon en kaj kun
la armeo, spitante samtempe la sociservon, kiu fakte punas konscienc-rifuzadon.
Kial, laŭ vi, malobeado fariĝis tiel populara ne nur inter
junuloj, sed ankaŭ larĝe en la socio?
Kiel ĉiuj jam scias, ni antaŭ nelonge suferis en la Hispana
Ŝtato diktatorecon, kie la armeo grave rolis. Post la morto de la diktatoro
Francisco Franco [Fransisko Franko] alvenis nul ŝanĝo en la armeo kaj ne
okazis procezoj kontraŭ militkrimuloj. Ekzemple en Argentino, kiam alvenis
la parlamenta demokratio, minimume okazis kelkaj purigoj de militistoj. Tion
ni ne rajtis siatempe kaj tial nia armeo ne respegulas simpation. Male, en
ekz-e Britio, Francio aŭ Nederlando estas armeoj, kiuj kontraŭbatalis faŝismon
kaj meritis la fidon de la popolo, ĉar ili defendis la burĝan demokration.
Tio semas alian konscion en la civitanaro. Kaj ĝuste la sinteno de plimulto
de niaj civitanoj permesis al ni havi grandan socian bazon por agadi. La
hispana armeo karakteriziĝas pri tio, ke plej ofte ĝi agresis ne eksteren
sed la propran loĝantaron kaj nia popolo scias tion, ĉar multaj tion devis
elteni. Tiu situacio situigis nin en privilegia situacio rilate la ceteran
eŭropan kontraŭ-militismon, kies mesaĝon ne tiel akceptas averaĝaj homoj
samkiel ĉe ni.
Ĉu vi povas rakonti, kiel ĉio okazis, ĝis kiam oni enkarcerigis
vin?
Mi estis unu el la unuaj 57 malobeantoj en la Hispana Ŝtato.
El tiuj unuaj 57, ni katalunoj estis ok kaj la 1-an de marto 1988 ni komune
igi publikiga antaŭ la milita juĝisto de Barcelono nian rifuzon rekrutiĝi
kaj prezentis komunan deklaron, kie ni konfirmis nian malkonsenton plenumi
la milit-servon El tiuj ok katalunoj, tri -inter ili mi- estis arestitaj,
kvankam ni ĉiuj ok prezentis la saman deklaracion kaj troviĝis sub la samaj
kondiĉoj antaŭ la armea leĝo. Tiu estis la unua arbitraĵo, kiun plenumis
la ŝtato kontraŭ malobeantoj. La ŝtata strategio estis kaj estas nur kapti
etan procenton de malobeantoj. Tiel, ni tri arestitoj eniris la barcelonan
malliberejon, kie ni restis dektri tagojn. Poste ni eliris en provizora libereco
ĝis la tago de la procezo, la 16-an de novembro 1990. Ĝi estis la unua procezo
kontraŭ malobeantoj. La armea akuzanto petis por mi kaj por la alia akuzito,
Carlos Hinojosa [Karlos Inohosa], du-jaran enkarcerigon, sed la fina verdikto
kondamnis nin je 13 monatoj da mallibero. Iom poste, la 15-an de majo 1991,
Internacia Tago de Konscienc-Rifuzado, mi estis denove arestita kaj kondukita
en karceron por plenumi la punon. En milita kaptitejo, mi restis sep monatojn.
Nu, kaj dum tiu periodo vi ekrilatis al esperanto,
ĉu ne?
En la prizono oni klopodas profiti la tempon kiel eble plej
multe, ekz-e legante leterojn, eseojn, romanojn aŭ skribante tekstojn, poeziojn,
al geamikoj, ktp. Tiam mi ricevis esperantan gramatikon kaj poŝvortaron,
kiujn mi ankoraŭ havas, kaj tiu estis mia unua alproksimiĝo al la internacia
lingvo. Malgraŭ mia preskaŭa nekono de la esperanto-movado, ĉefe la tutmonda,
mi havas pozitivan opinion pri ĝi. Mi ŝatas ĝin pro ĝia historia progrese,a
karaktero, kiu riĉigas la komunikadon inter unuopuloj el diversaj etnoj,
kiuj povus havi du komunajn unuiĝojn: unu esti homoj, kaj la alian, la internacia
lingvo Esperanto. Esperanto estas helpilo de packulturo. Tiel por la tutmonda
esperantistaro mi mesaĝas, ke ili profitu tiun vivan unuigan ligon kaj ke
tiu lingvo estu ankaŭ vojo por la solidareco inter popoloj.
Atendante Godot
Josep Maria Milla i Saldon [ĵuzép maria milja i saldón] studis
latinan kaj malnov-grekan filologiojn kaj nuntempe laboras kiel instruisto.
Li estas ĝis nun la nura malobeanto, kiu membras en KEJ.
Kiu estas via opinio pri armeoj?
Laŭ mi, armeo estas granda ŝafaro, obeema aŭ trompita, preta
mortigi alian samspecan ularon aŭ esti mortigita de ĝi, por defendi la interesojn
de elita areto, kiu, kompreneble, ne makulas siajn manojn per sango.
Via pozicio pri armeoj estas klarega. Vi tamen
ne fariĝis rekte malobeanto, sed unue anonciĝis civil-servanto?
Kiam mi rifuzis militservi, mi akceptis civilan servon, ĉar
mi kredis, ke la hispana registaro faros bonan kaj justan leĝon. Sed kiam
tiu leĝo aperis, komence de la 90aj jaroj, ĝi ŝajnis al mi tiel maljusta
kaj maldemokratia, ke mi decidis finfine malobei ĝin.
La fakto, do, ke vi unue registriĝis kiel konscienc-rifuzanto
kaj ke pli poste vi rifuzis civilservon ne okazis pro evoluo en viaj opinioj,
ĉu?
Fakte, parte jes, ĉar kiam mi pritaksis la estantan leĝon,
mi valorigis novajn aferojn: Ĉu oni rajtas sin trudi al liberaj homoj eĉ
por tutsocia bono? Ĉu registaro, kiu decidiĝis por kapitalismo, povas peti
de civitanoj senpagan laboron (precipe kiam tiom da homoj senlaboras)?
Rifuzante servi, vi fariĝis eksterleĝa. Kion vi opinias
pri tio?
"Kiam leĝo fariĝas ekster-justa... estas preskaŭ devo fariĝi
ekster-leĝa." (Marcus S. Fictor: Meditationes).
"Se vi obeas, kiu minacas vin per enkarcerigo, vi enkarcerigas
vin por via vivo." (Albert Gurrelj).
Nu, jam de kelkaj jaroj polico ne venis serĉi vin. Kiel
vi povas klarigi tion?
Eble ili simple ne trovis min... Eble la justico en ĉi tiu
ŝtato estas tro malrapida... Eble en Madrido oni ankoraŭ ne tradukis mian
katalunlingvan deklaracion por juĝisto el Kanariaj Insuloj, kiu eble okupiĝas
pri la afero... Eble ili ankoraŭ serĉas mian urbon sur la mapo... Kompreneble,
ĉe la organizo en Saragoso, kie mi devus servi, oni ankoraŭ atendas min...
Sed, ĉu vere vi ricevis neniun leteron de la armeo aŭ
de kiu ajn?
Mi de tempo al tempo ricevas sendaĵojn (kiujn mi, kompreneble,
ne respondas) dirante: "Faru kopiojn de tiu ĉi letero kaj sendu al viaj geamikoj.
M. K. tion ne faris kaj lia bopatrino iris loĝi ĉe li. Ankaŭ T. P. ne faris
tion kaj suferis gravegan kac-senforton. R. G. ne pagis imposton kaj estis
ruinigita. N. J. ne prezentiĝis ĉe la civilservo kaj oni enkarcerigis lin..."
Kio okazos laŭ vi?
Se mi scius, kio okazus... mi ne laborus kiel instruisto,
sed kiel sorĉisto! Mi kredas, ke oni agu laŭ siaj konscienco kaj kredo. "Amu,
kaj faru kion ajn" (Aŭgustino el Hippono).
|