Ĉe Castelfranco-Veneto IJF-1986 okazis la unua koncerto de la duopo Pep Tordera kaj Xavier Rodon, ĝerma konsisto de la nuna grupo. Sekvis kelkaj disaj aperoj ĉefe en junularaj aranĝoj, en Hungario, Nederlando, Italio, Francio, Okcitanio, Eŭskio... kaj, kompreneble, Katalunio. Dume, la grupo triopiĝis kaj kvaropiĝis (Josep M. Milla kaj Carles Vela).
Sekvis kelkaj koncertoj sub diversaj grupnomoj (Kordoj, Kataluna kvaropo, Kaj Tiel Plu). En 1989 la grupo eldonis Fajreroj (1-a Kataluna kantareto). Ekde 1992 sekvis longjara silento (koincide kun la migrado de Pep al Usono). Kadre de la Universala Kongreso en Montpeliero 1998 la teamo reformiĝis kun pluraj koncertoj ĝis la nuntempa eldono de du albumoj.