La pasintan ĵaŭdon la 17an de aprilo je la 19a horo kaj kadre de la solena
teatro Principal de la urbo
Sabadell, okazis cerimonia omaĝo al
Jaume Viladoms i Valls. Laŭ la titolo "Jaume Viladoms, instrua pasio", homoj konintaj persone la omaĝitan instruiston atestis kaj prelegis pri la diversaj flankoj de tiu homareca homo, kiu estis fondinto kaj motoro de la lernejo en Sabadell nuntempe nomata Jaume Viladoms. Krom liaj emoj socialisma, muzikŝatanta kaj instruema, oni reliefigis la esperantistecon de Viladoms, pri kiu
Llibert Puig prelegis kaj pri kiu tiu ĉi filmeto estis spektigita. Kiam li estis 8-jara, Jaume Viladoms i Valls, jam parolis
Esperanton, kaj 9-jara li jam korespondis kun tutmondaj esperantistoj. Li estis
marksisma aktivulo kaj li havis grandan kapalon memlerni, pro kio li estis altnivela instruisto pri sciencoj kaj humanismaj studoj. Li instruadis matematikon, fizikon, metalurgion, al laboristoj post la labortempo, kaj al kiu ajn deziris lerni. La faktojn instrui en la kataluna kaj instrui malpermesitajn fakojn kiel Esperanton kaj
materiismon, kondukis lin en malliberejon, kie li daŭre instruis. En Sabadell, la kvanto da lernatoj plinombriĝis tiel, ke li devis trovi novajn ejojn. Finfine li povis krei la lernejon Delta, nuntempe nomata
Escola Jaume Viladoms, kiu ĉi-jare festas sian 50an datrevenon.