
Vidu ĉiujn videojn. Eniru la videujon.
KIS TV estas Kataluna Inform-Servo Televida, se vi deziras plian informon pri tiu projekto, klaku ĉi tie.
Kontaktu nin pere de nia retadreso: kistv(heliketo)esperanto.cat.
Jen veterprognozo por la Kataluna Landaro :
KISTV estas projekto de Kataluna Esperanto-Asocio. La projekton iniciatis du el siaj aktivuloj, Ferriol Macip kaj Jomo Milla, kunlaborantoj samtempe de la loka televid-kanalo Barcelona TV, kiu videblas en la regiono de Barcelono por proksimume tri milionoj da homoj. Tie ili produktas ĉiusemajnan televid-informilon dekminutan en la okcitana lingvo per profesiaj iloj kaj iom post iom spertetiĝis pri ĝia uzado, do, decidis utiligi tiun sperteton por la esperanto-movado. Tiel naskiĝis la ideo estigi KISTVn. Aliĝis la projekton Miquel Gómez, kiu zorgas pri movadaj rilatoj, kaj aktivuloj de "Valencia Esperanto-Junularo", kiuj zorgas pri la realigado de la reta spaco, ĉefe gvidataj de Pau Climent.
La ideo estas prezenti retan televidan informo-servon, iuspecan "novaĵ-kanalon", konsistantan el "informo-kisoj": etaj filmaĵoj facile spekteblaj kaj rapide elretigeblaj kun plej diversaj informoj pri kiu ajn kultura temo. La ideon oni prenis de aliaj informoservoj kiel la esperantistaj "Libera Folio" kaj "ĝangalo" aŭ la ne-esperantistaj "Vilaweb", "ANNA NotÃcies" kaj Indymedia.
La formato kiun ni uzas estas du/tri minutaj informo-videoj en ".mpg" aŭ ".avi" per kunpremilo "divx-mpeg4" kun grandeco po ĉirkaŭ 10 megabajtoj. Tiu formato estas videbla por Macintosh, Windows kaj Linux, kaj ĝia "malgrandeco" ebligas rapidan elretigon.
Nia celo estas sciigi al esperantistaro pri Katalunlandaro, ties realo, historio, kulturo kaj tradicioj, kaj al katalunaro pri la esperanto-movado. Tiucele ni pretas esti laŭtparolilo ne nur por gekatalunoj sed ankaŭ por geesperantistoj kiuj vizitas nian landon kaj havas ion por diri aŭ montri, ne nepre grava, sed tutsimple interesa aŭ kurioza. Ni akceptos bonvole la kunlaboraĵojn kiujn geesperantistoj el la tuta mondo volos sendi al ni.