
Pasintan 1an de julio okazis la kursfina vespermanĝo ĉe la sidejo de CES kun partopreno de 24 gesamideanoj ĉefe el Sabadell, sed ankaŭ el Castellar, Terrassa, Barcelono kaj Ripollet. Kun tre refreŝiga menuo kaj bonega etoso la rendevuo disvolviĝis tre kontentige kaj amike.
Komence de septembro okazos la Granda Festo en Sabadell kaj kunlabore kun KEA ni prezentos budon en tiu alternativa. Komence de oktobro komenciĝos la kursoj (elementa kaj meza) en nia sidejo. Pri ambau aranĝoj ni detale informos tre baldaŭ..
Kliku ĉi tie por vidi paĝon kun la fotoj de nia budo dum la libro-festo aŭ kliku la fotojn ĉi sube por vidi ilin pli grandajn.
La pasinta sabaton la 30an de aprilo de la 11a h.matene, en Placo Espanya en Sabadell, nia asocio starigis budon kun libroj kaj informiloj. Temis pri festo kun vasta kunlaboro de lokaj asocioj, kiu prezentis tre allogan programon la tutan tagon.
Kliku ĉi tie por vidi paĝon kun la fotoj de nia budo dum la libro-festo aŭ kliku la fotojn ĉi sube por vidi ilin pli grandajn.
Ni okazigos en nia sidejo str/Papa Pius XI 130 de Sabadell, 13-horan kurson la 17an,18an kaj 19an de junio kiu kostos 30 eŭrojn , sed nur 20 por studentoj, senlaboruloj kaj emeritoj.
Plu informiĝu ĉe la tel.93-710.9636 de la 10a h.matene ĝis la 22a h.nokte.
La estraro celas prepari historion pri la loka E-movado, ĉu broŝure ĉu libroforme. Ni alvokas tiucele volontulojn kiuj pretas kunlabori en nia projekto. Vin turnu al Llibert ĉe la retadreso: l.puig@esperanto-ct.org aŭ telefone al :93-710.9636 de la 10a h.matene ĝis la 22a h.nokte.
sabadell@esperanto-ct.org - Apartat
1008 - Papa Pius XI 130 - 08208 Sabadell - Tel. 93 710 96 36 - Fax. 93 716 36 33
Pągina actualitzada el 24 de juliol de 2005