WEB-CES 1-2005

 

 

 

 

Libro-Festo

Nia asocio starigos libro-budon la 23an de aprilo sabaton, okaze de Sankta Georgo, en la ĝardenoj de la Ŝparkaso Sabadell, matene de la 11a ĝis la 14a h. kaj posttagmeze de la 17a ĝis la 20a kaj duono.

Prezentota novaĵo estos PIV-2005 (Plena Ilustrita Vortaro), kaj ankaŭ –se ne novaj, certe interesaj- facilaj lego-libroj de Sten Johansson kaj Claude Piron, verkoj de niaj katalunaj aŭtoroj Abel Montagut, Manuel de Seabra kaj la nova KD.de nia muzika trupo Kaj Tiel Plu, cetere la vojaĝ-helpilo “Pasporta Servo 2005” kaj multaj aliaj verkoj.

Membroj, simpatiantoj kaj amikoj ni atendas kaj antaŭdankas vian viziton.

Festo de la Diverseco

Okazonta sabaton la 30an de aprilo de la 11a h.matene, en Placo Espanya en Sabadell, nia asocio starigos budon kun libroj kaj informiloj. Temas pri festo kun vasta kunlaboro de lokaj asocioj, kiu prezentos tre allogan programon la tutan tagon, eĉ eblos partopreni en komuna tagmanĝo kiu kostos 6 eŭrojn.

Semajnfina kurso

Ni okazigos en nia sidejo str/Papa Pius XI,130 de Sabadell, 13-horan kurson la 17an,18an kaj 19an de junio kiu kostos 30 eŭrojn , sed nur 20 por studentoj, senlaboruloj kaj emeritoj.

Plu informiĝu ĉe la tel.93-710.9636 de la 10a h.matene ĝis la 22a h.nokte.

Vendredaj Renkontiĝoj de CES

La aprila renkontiĝo okazos vendrede la 29an de la 19a ĝis la 22a h. kun interesa anoncota programo.

Historio pri loka E-movado

La estraro celas prepari historion pri la loka E-movado, cxu broŝure ĉu libroforme. Ni alvokas tiucele volontulojn kiuj pretas kunlabori en nia projekto. Vin turnu al Llibert ĉe la retadreso: l.puig@esperanto-ct.org aŭ telefone al :93-710.9636 de la 10a h.matene ĝis la 22a h.nokte.