Dankmesaĝo el la grupo de Premià
Karaj geamikoj,
Nome de 'Sindicat Únic de Premià de Mar - CNT/AIT' ni deziras danki ĉiujn esperanto-asociojn kaj ĉiujn esperantistojn solidariĝintajn al nia sindikato per ties reagoj al la fermo de nia sidejo fare de la kultura magistratano de Premià de Mar. La sidejo de ni uzinta temis, fakte, pri ĉambreto en la malnova kooperativo L'Únió Obrera.
Ĉiukaze, ni daŭre restas sen sidejo. Dum posta kunveno kun la urbestro de Premià de Mar, oni promesis al ni novan ejon por daŭrigi nian agadon, sed unu tagon antaŭ la subksribo de tiu ĉi interkonsento, la urbestro forpasis en surŝosea akcidento kaj nun ni devas atendi la nomigon de alia urbestro en eksterordinara magistrata plenkunsido kaj ke la anstataŭonto daŭrigu la elpaŝojn komencitaj de tiu forpasinta.
Tamen, la agado de la sindikato daŭras, eĉ se nestabile, ĉar, krom parton de la sindikata agado, ni restarigis la esperanto-kurson okazanta ĉiun ŝabaton matene.
Ni elkore dankas la subtenon kiun la sindikato CNT el Premià rivecis fare de la esperanto-movado.
Koran dankon al ĉiuj.
CNT Premià.



