
Inicio del mensaje reenviado:
De: Xavi Batlle
Fecha: 22 febrer 2008 15:10:21 GMT+01:00
Para: KEJ
Asunto: [KEJ] lingva dubo
Responder a: "Kataluna Esperanto-Junularo \(Joventut Catalana
d'Esperanto\)"
Aperis dubo en mia kapo, kiam mi skribis tiun frazon:
-
Supozeble lunde, la unua tago, mi scios tion
cxu "la unua tago" devus ricevi akuzativon?
Klarigoj bonvenaj.
Xavi
_______________________________________________
Kej-listo
http://www.moviments.net/cgi-bin/mailman/listinfo/kej
www.esperanto.cat/kej
Inicio del mensaje reenviado:
De: "Hèctor Alòs i Font"
Fecha: 22 febrer 2008 15:28:03 GMT+01:00
Para: "Kataluna Esperanto-Junularo (Joventut Catalana d'Esperanto)"
Asunto: Re: [KEJ] lingva dubo
Responder a: "Kataluna Esperanto-Junularo \(Joventut Catalana
d'Esperanto\)"
Tutcerte, gxi bezonas akuzativon.
La sintakso de esperanto havas kelkajn orajn regulojn, kaj unu el ili
estas, ke verbaj komplementoj postulas
markon (esceptoj: tio, kion PMEG nomas "perverbaj priskriboj"
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_priskriboj/perverba/index.html
).
La markoj povas esti tri-tipaj. La tipa ekzemplo estas en la
tempo-komplementoj:
Mi venos en lundo (prepozicio)
Mi venos lunde (e-finajxo)
Mi venos lundon n-finajxo)
Sed ne eblas verba komplemento sen marko (kiel mi diris: escepto estas
frazoj, kiel "mi estas alta" aux "mi taksas tion bona").
Sekve "la unua tago" postulas markon.
Mi persone emas uzi la saman tipon de marko en "lundo" kaj "unua tago",
cxar ili referencas al la sama afero. Sekve mi pli emas rekomendi:
Supozeble lundon, la unuan tagon, mi scios tion
ol
Supozeble lunde, la unuan
tagon, mi scios tion
Tamen la dua ja ne estas malgxusta, cxar ne temas fakte pri la sama
komplemento.
Hektor
Inicio del mensaje reenviado:
De: Xavi Batlle
Fecha: 22 febrer 2008 16:01:12 GMT+01:00
Para: "Kataluna Esperanto-Junularo (Joventut Catalana d'Esperanto)"
Asunto: Re: [KEJ] lingva dubo
Responder a: "Kataluna Esperanto-Junularo \(Joventut Catalana
d'Esperanto\)"
Dankon pro la klarigo, Hèctor.
Mia dubo, fakte, estis cxu "la unua tago" estas verba komplemento, aux
temas pri ia sendependa priskribo de "lundo" (okaze ke tio ekzistas).
Mi pensas ankau pri alia ekzemplo: "mi vidis Johanon, la kantiston",
laux via klarigo "kantisto" ricevas n-finajxon, cxar estas vidita
objekto, sed iamaniere estas priskribo de Johano. Plie, cxu "mi pentras
la muron blanka" (blanka estas la farbo uzata por pentri, eble la muro
antauxe estis alikolora), estas frazo kiel "mi
taksas tion bona"?
Mi esperas ke mesagxoj tiaj helpos nin plibonigi nian lingvokonon!
Xavi
Inicio del mensaje reenviado:
De: "Hèctor Alòs i Font"
Fecha: 22 febrer 2008 16:27:56 GMT+01:00
Para: "Kataluna Esperanto-Junularo (Joventut Catalana d'Esperanto)"
Asunto: Re: [KEJ] lingva dubo
Responder a: "Kataluna Esperanto-Junularo \(Joventut Catalana
d'Esperanto\)"
Jes, Xavi: tiel okazas pri la akuzativo cxe "mi vidis Johanon, la
kantiston". Ecx plie: ankaux post dupunkto: "Mi sidas sur segxon kaj
rigardas la pejzagxon: sunon, herbejon...". Tamen, notu, ke vokativo ne
estas verba komplemento: "Petro, mi vidis Johanon" (sekve, enkonduke de
letero oni skribas "Kara amiko" k.s.)
Kaj same prave pri "blanka" cxe "mi farbas la muron blanka". Temas
precize pri "perverba priskribo de
objekto" laux la terminologio de PMEG (
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_priskriboj/perverba/objekto.html
). Laux la tradicia terminaro de la kataluna, "complement predicatiu".
Ekz. komparu la frazojn:
Mi vidis miajn amikojn
forirantaj = Mi vidis miajn amikojn dum ili foriris
Mi vidis
miajn amikojn forirantajn = Mi vidis miajn amikojn, kiuj foriris (sed
ne la restantajn)
Mi vidis
miajn amikojn forirante = Mi vidis miajn amikojn dum mi foriris
(Nur en la unua okazo temas pri "perverba priskribo de objekto")
Inicio del mensaje reenviado:
De: krishn
Fecha: 25 febrer 2008 09:46:07 GMT+01:00
Para:
Asunto: Re: [KEJ] lingva dubo
Responder a: "Kataluna Esperanto-Junularo \(Joventut Catalana
d'Esperanto\)"
Nu, do kiel estas demando al perverba priskribo de objekto?
Chu: Kia vi vidis viajn amikojn? (Re:
Mi vidis miajn amikojn forirantaj) ?
Krishna
Inicio del mensaje reenviado:
De: "Hèctor Alòs i Font"
Fecha: 25 febrer 2008 10:18:02 GMT+01:00
Para: "Kataluna Esperanto-Junularo (Joventut Catalana d'Esperanto)"
Asunto: Re: [KEJ] lingva dubo
Responder a: "Kataluna Esperanto-Junularo \(Joventut Catalana
d'Esperanto\)"
Plurale en tiu okazo, cxu ne? Kiaj vi vidis viajn amikojn? (La
demandanto scias, ke li demandas pri adjektivo kaj ke gxi pluralas,
sekve -aj)