
Inicio del mensaje reenviado:
De: Xavi Batlle xavibatlle
Fecha: 9 desembre 2007 20:23:28 GMT+01:00
Para: Nia Listo nia_listo
Asunto: [nia_listo] lingva demando
Mi ne memoras cxu mi jam demandis tion en la listo (la mesagxo ne
aperas en mia dosierujo de senditaj mesaxgoj). Cxar mi la dubon
ankoraux havas, jen la demando. Kiun prepozicion oni devas uzi post la
vorto "plimulto"?
- la plimulto de
aux
- la plimulto da
Dankon,
Xavi
Inicio del mensaje reenviado:
De: Hèctor Alòs i Font
Fecha: 9 desembre 2007 22:45:16 GMT+01:00
Para: Nia Listo nia_listo
Asunto: Re: [nia_listo] lingva demando
PIV havas Zamcxjajn ekzemplojn kun "plimulto de", "plimulto da" kaj
"plimulto el".
Mi kredas, ke la plej tauxga estas kun "de", sed mi ne volas esti pli
zamenhofa ol Zamenhofo ;-)
Hektor
Inicio del mensaje reenviado:
De: "Joan Inglada (KEA)"
Fecha: 9 desembre 2007 23:05:58 GMT+01:00
Para: Nia Listo nia_listo
Asunto: Re: [nia_listo] lingva demando
En pomego la frazoj kiuj aperas estas:
Se la plimulto da
esperantistoj voĉos por la unua punkto, tiam ni tute ĉesos paroladi pli
pri reformoj.
Kelkaj lingvoj, interalie la Angla kaj la Rusa, donas tute aliajn
valorojn al iuj el siaj similformaj nombrovortoj. La Esperantaj vortoj
tamen sekvu la plimulton
de la lingvoj, kaj havu ĝuste la ĉi-antaŭe montritajn signifojn
(kiuj estas la originaj valoroj por tiuj vortoj).
Mi petas tion ĉi tial, ĉar mi scias la inklinon de la plimulto da
homoj.
Nuntempe tamen la plimulto
da lingvoj donas la saman signifon al tiaj vortoj.
La tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la
lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo
internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn
finiĝojn de tiu ĉi lingvo.
Mi deduktas ke oni uzas la plimulto de kiam
poste oni uzas la artikolon la
Eble oni ankaŭ uzas la plimulto de kiam
poste oni uzas iun ajn determinativo, t.e. la plejmulto de
tiuj kiuj venis, la plejmulto de
tiaj homoj...
Oni ankaŭ uzas el: Ni ne forgesu ke la plimulto el ili
estas komencantoj, per tio la plimulto el ili
simple evitas la intrigon, la plimulto el
respondintoj asertas ke gxi funkcias, La grandega plimulto el la
homoj sur nia planedo aŭ ne konas Esperanton aŭ, se ili aŭdis pri ĝi,
ili ne kredas je ĝi, tio signifas, ke ili ne kredas je ĝi ...
Tion mi trovis ie ajn. Se iuj povas tion ilustri plibone por ĉiuj, ĉu
ne?
Amike,
Joan I.
Inicio del mensaje reenviado:
De: Ramon Perera
Fecha: 10 desembre 2007 00:09:54 GMT+01:00
Para: nia_listo nia_listo
Asunto: Re: [nia_listo] lingva demando (de/da)
La konfuzo inter la manieroj uzi 'de' kaj 'da' estas malforta punkto de
la esperanta gramatiko. Verŝajne la sekvoj ne estos katastrofaj, sed la
situacio estas tre malbela kaj instrui ĝin al la lernantoj estas
hontige.
Eĉ la prestiĝa pomego ne solvas la problemon. Ĝi, ŝajne, donas nur
ekzemplojn, sen reguloj. Dedukti eventualajn regulojn estas danĝere,
ĉar oni ne povas resti certa pri ili. Krome, se oni donas regulon, oni
devas ankaŭ doni pravigon aŭ klarigon.
Amike,
Ramon P.